Vasilij Mate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Mate
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1856 (1856-02-23)
en Virbalis
Morto 9-an de aprilo 1917 (1917-04-09) (61-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo kancero
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo gravuristo • pentristo • grafikartisto • ilustristo • artinstruisto
vdr

Vasilij Vasiljeviĉ MATE (en rusa: Васи́лий Васи́льевич Матэ́, Virbalis, aktuale Litovio, 1856 - Petrogrado, 1917) estis rusa pentristo kaj gravuristo.

Li estis fakulo por lignogravurado kaj akvaforto, kaj ne estis aŭtoro de multaj originalaj verkoj, sed estis unu de la plej gravaj rusaj gravuristoj de la 19-a jarcento. En 1889, li translokiĝis al la ksilografio kaj portretis gravulojn de la historio kaj la kulturo de Rusio. Li edukiĝis en la Imperia Socio de Promocio de Artoj kaj en la Rusia Akademio de Belartoj de Sankt-Peterburgo kaj poste en Parizo kun François Pannemaker kaj Claude Ferdinand Gaillard (1880-1883). Li estis profesoro en la Akademio de Arto kaj Industrio de Stieglitz, kaj inter liaj lernantoj estis Anna Ostroumova-LebedevaValentino Serov.

Kelkaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]