Tatjana Nikolajevna Romanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatjana Nikolajevna Romanova
Persona informo
Великая Княжна Татьяна Николаевна
Naskiĝo 10-an de junio 1897 (1897-06-10)
en Peterhof
Morto 17-an de julio 1918 (1918-07-17) (21-jaraĝa)
en domo Ipatjev
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo St. Catherine's Chapel vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusaanglafrancagermana vd
Loĝloko Alexander Palace • Carskoje Selo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Tatjana Nikolajevna Romanova
Familio
Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp vd
Patro Nikolao la 2-a de Rusio vd
Patrino Alix de Hesio-Darmstadt vd
Gefratoj Olga Nikolajevna RomanovaMarija Nikolajevna RomanovaAnastasija Nikolajevna RomanovaAleksej Nikolajeviĉ Romanov vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo aristokrato • flegisto • prezidanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tatjana Nikolajevna Romanova (ruse Татьяна Николаевна Романова) (naskiĝis la  10-an de junio 1897(nun 1897-06-10), mortis la 17-an de julio 1918) estis filino de Caro Nikolao la 2-a kaj Carino Aleksandra Fjodorovna. Ŝi estis fratino de Olga, Anastasija, Marija, kaj Carido Aleksej de Rusio. Ŝiaj amikoj diris, ke ŝi estas pli bela ol siaj fratinoj. Ŝi estis flegistino de Ruĝa Kruco dum la Unua Mondmilito. Ŝi estis praktika kaj ŝatis helpi sian patrinon. Ŝia religio estis la Rusa Ortodoksa. Ŝi flue parolis la rusan, la anglan kaj la francan.

Tatjana estis mortigita fare de bolŝevikoj la 17-an de julio 1918 kun la resto de ŝia familio kaj kelkaj el iliaj servistoj, dum la Rusa Revolucio. Ilia amastombo estis trovita poste en Siberio post iu konjekto ke unu el ŝiaj fratinoj, plejparte supozita kiel Anastasija, eskapis. Tatjana kaj ŝia familio estis poste entombigitaj en Sankt-Peterburgo, Rusio la 17-an de julio 1998. Ili estis faritaj sanktuloj fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 2000.

Anastasija, Olga, Caro Nikolao la 2-a, Aleksej, Tatjana, Marija

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grand Duchess Tatiana Nikolaevna of Russia en la baza angla Vikipedio.