Bañón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bañón
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44357
Demografio
Loĝantaro 151  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 1° 11′ U (mapo)40.8395927-1.1911851Koordinatoj: 40° 50′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 141 m [+]
Areo 54,274838 km² ( 542 7.4 838 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bañón (Provinco Teruelo)
Bañón (Provinco Teruelo)
DEC
Bañón
Bañón
Situo de Bañón
Bañón (Hispanio)
Bañón (Hispanio)
DEC
Bañón
Bañón
Situo de Bañón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bañón [+]
vdr

Bañón [baNJON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 68 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la nacia ŝoseo N-211 inter Caminreal kaj la komunika akso de Calamocha al Teruelo kaj Cosa (oriente). La urba kerno estas sur 1141 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj. La altitudo gamas inter 1370 msm sudoriente (Loma Pedriza) kaj 970 msm nordokcidente.

Nordokcidente: Torralba de los Sisones kaj Calamocha Norde: Calamocha Nordoriente: Calamocha
Okcidente: Fuentes Claras kaj Caminreal Oriente: Cosa
Sudokcidente: Rubielos de la Cérida Sude: Rubielos de la Cérida Sudoriente: Cosa

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bañón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 149 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, rigardejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]