Labormedicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Labormedicino estas fako en medicino kiu okupiĝas pri la studo de la malsanoj kaj akcidentoj kiuj okazas kiel konsekvenco de la labora aktiveco, same kiel pri la rimedoj por eviti ilin kaj devas esti adoptitaj por ĉu eviti ĉu malpliigi iliajn konsekvencojn. Oni konsideras Bernardino Ramazzini kiel patro de la labormedicino.

La agadkampo de la labormedicino estas en la interno de la entrepreno (laborloko), aplikita al ĉiuj laboristoj pere de okupekzercado, enirtestoj, kontroltestoj kaj interkonsentoj kun aliaj eksteraj entoj kiuj plenumu kontrolon de la procezoj per danĝerindicoj kiuj povas endanĝerigi la sanon de la laboristoj, kaj tiel serĉi solvojn por reteni bonfarton de la sano de la laboristoj.

Ĝi havas plurfakan karakteron, ĉar en ĝi intervenas fakoj kiel toksologio, sekureco, higieno, ergonomio, statistiko, administracio, psikologio, juro, sociologio, aŭdologio, industria inĝenierarto inter aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]