Alcalá del Obispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcalá del Obispo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22135
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 370  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 0° 17′ U (mapo)42.078333333333-0.29083333333332Koordinatoj: 42° 5′ N, 0° 17′ U (mapo) [+]
Alto 517 m [+]
Areo 47,84742 km² (47 84. 742 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá del Obispo (Provinco Ŭesko)
Alcalá del Obispo (Provinco Ŭesko)
DEC
Alcalá del Obispo
Alcalá del Obispo
Situo de Alcalá del Obispo
Alcalá del Obispo (Hispanio)
Alcalá del Obispo (Hispanio)
DEC
Alcalá del Obispo
Alcalá del Obispo
Situo de Alcalá del Obispo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá del Obispo [+]
vdr

Alcalá del Obispo [alkaLA deloBISpo] (en aragona Alcalá d'o Bispe, kaj Alcalá de lo bispe​) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La municpo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Fañanás, Ola kaj Pueyo de Fañanás.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo sur la valo de la rivero Guatizalema. La municipa teritorio limas norde kun Siétamo, nordoriente kun Angüés, oriente kun Blecua y Torres, sude kun Argavieso, sudokcidente kun Albero Alto, okcidente kun Monflorite-Lascasas, kaj nordokcidente kun Loporzano.

En la municipa teritorio de Alcalá del Obispo estas la flughaveno Huesca-Pirineos, kiu servas al la provinca ĉefurbo. Ĝi estis inaŭgurita en 2007.

La loĝloko Alcalá del Obispo mem (517 msm) estas je 12 km sudoriente de Huesca sude de Siétamo laŭ la ŝoseo A-1219, kaj norde de Argavieso laŭ la ŝoseo A-1218; kaj oriente estas Fañanás kaj Pueyo de Fañanás.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Mikaelo.

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj. Ili lasis irigacian reton kaj loknomojn, kiel Alcalá mem, kun signifo "kastelo".[1] Ekzisto de iama kastelo estas konfirmita per la iama nomo de la monteto sur kiu kuŝas la loĝloko nome "el Castillo" (la kastelo). Siavice tiu kastelo atestas pri la mezepoka gravo de la loko. Krome la cetero en la loknomo del Obispo (de la episkopo) sugestas la dependon de la episkopeco de la najbara urbo Ŭesko.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alcalá del Obispo akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 432 loĝantoj en 1900 ĝis 213 en 1970 (oni perdis la duonon; poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 374 loĝantoj (2022) pro la aligo de apudaj loĝlokoj kaj pro proksimeco al la ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, fortika muelejo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Hispanio estas almenaŭ 16 loĝlokoj nomitaj Alcalá (menciindas Alcalá de Gurrea en la sama provinco kaj Alcalá de Henares ĉe Madrido), plus aliaj en hispanlingvaj landoj, ofta familinomo Alcalá ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]