Laspuña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laspuña
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22361
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 279  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 0° 9′ O (mapo)42.5041666666670.15527777777777Koordinatoj: 42° 30′ N, 0° 9′ O (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 45,290305 km² ( 452 9.0 305 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Laspuña (Provinco Ŭesko)
Laspuña (Provinco Ŭesko)
DEC
Laspuña
Laspuña
Situo de Laspuña
Laspuña (Hispanio)
Laspuña (Hispanio)
DEC
Laspuña
Laspuña
Situo de Laspuña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laspuña [+]
vdr

Laspuña [lasPUnja] (aragone A Espuña) estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Tella-Sin kaj Plan, okcidente kun Puértolas, kaj sude kaj oriente kun El Pueyo de Araguás. Krom la loĝloko Laspuña mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Ceresa kaj El Casal.

La loĝloko Laspuña mem (725 msm)[1] estas je 113 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ ŝoseo nur el apuda teritorio de Puértolas nome el Escalona kaj Puyarruego. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eble la loknomo Laspuña devenas de la unuaj invadoj de frankoj al Hispanio en epoko de visigotoj ĉar trans Pireneoj estas loĝloko nomita L´Espone. Araboj eble iam venis al Sobrarbe, sed ne lasis klaran heredon, escepte pri la restaĵoj de iama tegolforno, propra de tiuj epoko kaj popolo.

En dokumento de San Victorián de 1085 aperas por la unua fojo la nomo de Laspuña kiel “ILLAS SPONAS”. Tiam Laspuña apartenis al la episkopeco de Ilerdo (en Katalunio kaj ne en Aragono). En 1228 aperas en alia dokumento la nomo de la unua konata lokano de Laspuña, nome Ramón Castany kaj tiam Laspuña estis jam literumita LASPUNYA. En 1495 Laspuña estis posedaĵo de la Eklezia Senjorlando de San Victorián.

En la epoko de Filipo la 2-a, fine de la 16-a jarcento, lokanoj de Laspuña kun tiuj de aliaj lokoj de Sobrarbe partoprenis kontraŭ la invado de Aragono fare de Filipo la 2.a, kaj por defendi la montopasejojn de Plan, Bielsa kaj Gistaín el la invado de bearnanoj.

En la 17-a jarcento ekprosperis la forstado kaj ligno estis uzita eĉ por ŝipkonstruado. En la dua duono de la jarcento oni konstruis la preĝejon de Laspuña kaj la ermitejon de Fuente Santa. Sed fine de la jarcento sekegoj kaj epidemioj malaltigis la loĝantaron. Poste la loko rekuperiĝis pro la gravo de la lignoproduktado kaj la transportado de trunkoj laŭ la rivero ĝis Mediteraneo. Komence de la 19-a jarcento kaj Laspuña kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

En 1850, Pascual Madoz registris en Laspuña 80 domojn kaj bazlernejon.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis bombardadon de germanaj aliancanoj de la flanko de Francisco Franco kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio. En 1950 Laspuña havis 468 loĝantojn. Lignoproduktado plue ebligis ke Laspuña estu unu de la plej disvolvigitaj lokoj de la areo. Sed la migrado al grandurboj malaltigis demografion: 391 loĝantoj en 1970, 345 en 1980 kaj 280 en la aktualo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Laspuña mem kie oni malaltiĝis el 529 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 286 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejoj, ermitejoj kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laspuña en la hispana Vikipedio.