Al-Asmai
| Al-Asmai | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| أبو سعيد عبد الملك بن قريب الأصمعي | ||
| Naskiĝo | ĉ. 740 en Basra | |
| Morto | ĉ. 828 en Basra | |
| Lingvoj | araba vd | |
| Profesio | ||
| Okupo | filologo botanikisto poeto | |
| Laborkampo | poezio, lingvoscienco, etimologio kaj folklorscienco | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Asma'iyyat ❦ Sharḥ al-ashʻār al-sittah al-jāhilīyah ❦ al-Shāʼ vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abd al-Malak al-Asmai (arabe ابو سعيد عبد الملك بن قريب الاسمعي - transliterumite Abu Sa'īd Abd al-Malak bin Qurajb al-Asma'ī) (ĉirkaŭ 740 - 828 p.K.) estis araba verkisto kaj sciencisto.
Li estis unu el la plej elstaraj filologoj en la basraa skolo de la araba gramatiko. Li estis studento de la araba filologo kaj fondinto de la skolo, Abu al-Amr ibn al-Ala kaj de Al-Ĥalil ibn Ahmad al-Farahidi.
En siaj studoj, al-Asmai akiris ampleksan sciaron pri klasika araba kaj antaŭ-islama poezio. Interalie, li ankaŭ okupiĝis pri la kampo de vivsciencoj kaj zoologio. Li estas konsiderata la unua islama sciencisto kiu studis la anatomion de bestoj profunde.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Al-Asmai verkis multajn verkojn, inter ili:
Kitab al-Ĥajl (Libro de ĉevaloj), Kitab al-Ibil (Libro de kameloj), Kitab al-Fark (Libro de raraj bestoj), Kitab al-Ŭuhūŝ (Libro de sovaĝaj bestoj), Kitab al-Ŝa' (Libro de ŝafoj) kaj Kitab Ĥalq al-Ansan (Libro de la kreado de homo) kiu disponigas detalajn informojn pri homa anatomio.
- Dispono de homo aŭ de homaro (كتاب خلق الانسان) - Kitab Ĥalaq al-Insan
- Kategorioj (كتاب الاجناس)
- Al-Anŭā' (كتاب الانواء) – “Influo de la steloj sur la vetero”
- Markado kun la Hamzah) (كتاب الهمز)
- Mallonga kaj longa (كتاب المقصور والممدود)
- Distingado, aŭ de maloftaj bestoj (كتاب الفرق) - Kitab al-Farq
- Eternaj Ecoj [de Dio] (كتاب الصفات)
- Kradoj (كتاب الابواب) aŭ Merito (كتاب الابواب)
- Al-Majsir kaj al-Qidāḥ (كتاب الميسى والقداح)
- Dispono de la ĉevalo (كتاب خلق الفرس)
- Ĉevaloj (كتاب الخيل) - Kitāb al-Ĥajl
- La kamelo (كتاب الابل) - Kitāb al-Ibil
- Ŝafo (كتاب الشاء) - Kitāb al-Ŝā'
- Tendoj kaj domoj (كتاب الاهبية والبيوت)
- Sovaĝaj bestoj (كتاب الوحوش) - Kitab al-Ŭuhūŝ
- Tempoj (كتاب الاوقات)
- Fa‘ala ŭa-Af‘ala [gramatiko]) (كتاب فعل وافعل)
- Proverboj (كتاب الامثال)
- Antonimoj (كتاب الاضداد)
- Prononcoj/Dialektoj (كتاب الالفاظ)
- Armiloj (كتاب السلاح)
- Lingvoj/popollingvaĵoj (كتاب اللغات)
- Etimologio (كتاب الاشتقاق)
- Maloftaj vortoj (كتاب النوادر)
- Devenoj de vortoj (كتاب اصول الكلام)
- Ŝanĝo kaj anstataŭigo [gramatiko.] (كتاب القلب والابدال)
- La araba duoninsulo (كتاب جزيرة العرب)
- La eldiraĵo/sitelo (كتاب الدلو)
- Migrado (كتاب الرحل)
- La signifo de poezio (كتاب معانى الشعر)
- Infinitivo/Parola substantivo (كتاب مصادر)
- La ses poemoj (كتاب القسائد الست)
- Raĝazaj poemoj (كتاب الاراجيز)
- Daktilpalmo/Kredo (كتاب النحلة)
- Plantoj kaj arboj (كتاب النبات والشجر)
- La landimposto (كتاب الخراج)
- Sinonimoj (كتاب ما اتفق لفظه واختلف معناه)
- La strango en la Ḥadīth (كتاب غريب الحديث نحو ماثتين ورقة رايتة بخط السكرى)
- La selo, brido, tirrimeno kaj ĉevalŝuo (كتاب السرج والنجام * والشوى والنعال)
- La strango en la Ḥadīth-nekulturaj vortoj (كتاب غريب الحديث والكلام الوحشى)
- Maloftaj formoj de la arabaj fleksioj/deklinacioj(كتاب نوادر الاعراب)
- Akvoj de la araboj (كتاب مياة العرب)
- Genealogio (كتاب النسب)
- Vokalaj sonoj (كتاب الاصوات)
- Vireca kaj virineca (كتاب المذكر والمؤنث)
- La sezonoj كتاب المواسم
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- al-Aṣmaʿī, http://global.britannica.com/EBchecked/topic/38758/al-Asmai.
- Wafayat al-Ayan The Obituaries Of Eminent Men By Ibn Khallikan, Oriental Translation Fund For Britain and Ireland, https://archive.org/stream/WafayatAl-ayantheObituariesOfEminentMenByIbnKhallikan/Vol2Of4WafayatAl-ayantheObituariesOfEminentMenByIbnKhallikan#page/n139

