Al-Ĥalil ibn Ahmad al-Farahidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Ĥalil ibn Ahmad al-Farahidi
Persona informo
الخليل بن أحمد الفراهيدي
Naskiĝo 718
en Basra
Morto ĉ. 791
en Basra
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo vortaristo • kriptologo • verkisto • poeto • lingvisto vd
Laborkampo kriptologiofilologiomuzikscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Ĥalil ibn Ahmad, plennome Abu 'Abd ar-Rahman al-Ĥalil ibn Ahmad al-Farahidi (arabe أبو عبد الرحمن الخليل بن أحمد الفراهيدي, Abū ʿAbd ar-Raḥmān al-Ĥalīl b. Aḥmad al-Farāhīdī; naskiĝis en 718 en muntempa Omano; mortis ĉirkaŭ 791 en Basra, nuntempa Irako) estis impostkolektisto, araba filologo kaj vortaristo [1][2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la sudo de la Araba Duoninsulo (nuntempe Omano), kaj poste translokiĝis al la urbo Basra en nuntempa Irako [3]. Li kompilis la vortaron kiu estas konsiderata la unua araba vortaro, "Kitab al-'Ajin" (كتاب العين, "la libro de la okulo"). Li ankaŭ estas konsiderata kiel la inventinto de la moderna formo de la diakrita sistemo por la araba lingvo (formo de sistemo de streketoj kaj punktoj por signifi la vokalojn). Inter la studentoj de Al-Ĥalil estis la fama persa gramatikisto kaj lingvisto Sibavejhi. La sciencisto Al-Asmai estis inter liaj studentoj [4][5].

Kitab al-'Ajin[redakti | redakti fonton]

"Kitab al-'Ajin" (كتاب العين, "la libro de la 'ajin" aŭ "la libro de la okulo") estas konsiderata kiel la unua vortaro de la araba lingvo [6]. Ĝi estas engramatika vortaro, kaj tio signifas ke ĝi estas aranĝita laŭ radikaj literoj kiam ĉiuj eblaj kombinaĵoj de la literoj estas montrataj. Li aranĝis la vortaron en fonetika sinsekvo kie la guturalaj literoj estas la unuaj. La vortaro malfermiĝas per la litero 'ajin (ع) kaj tial ĝia nomo (la nomo de la litero samas kiel la nomo por okulo).

La araba diakrita sistemo de al-Ĥalil[redakti | redakti fonton]

Ĝis lia tempo, la diakrita sistemo de Abu al-Aswad a-Duali estis uzata. En tiu metodo la punktoj estis uzataj por reprezenti la vokalojn (harqat en la araba). Ĉiu vokalo havis malsaman lokon. En la tempoj de Ĥalil ibn Ahmad, la i'ĝām-sistemo (إِعْجَام), jam estis fondita, kio estas la sistemo de diakritaj punktoj kiuj distingas inter similformaj literoj, kiel ekzemple ﺡ kaj ﺥ. Tio necesigis la uzon de ruĝa koloro por la harqat-punktoj, ĉar la literoj (kun ilia punktoj) estis skribataj pere de nigra koloro [7]. Al-Ĥalil opiniis ke skribado pere de malsamaj koloroj estas laca kaj nepraktika, do li elpensis novan sistemon, kies precipa novigo estis ŝanĝi la formon de la diakrita signo al formoj kiuj similas la respondajn plilongigajn literojn, tiel ke eblus distingi inter la diakritaj sistemoj sen uzi malsamajn kolorojn. Ĉi tiu sistemo, kun kelkaj ŝanĝoj kaj aldonoj, estas la moderna diakrita sistemo de la araba.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introduction to Early Medieval Arabic: Studies on Al-Khalīl Ibn Ahmad, pg. 3.
  2. Monique Bernards, "Pioneers of Arabic Linguistic Studies."
  3. Abit Yaşar Koçak, Handbook of Arabic Dictionaries, pg. 19.
  4. al-Ĥalīl ibn Aḥmad Arkivigite je 2014-02-08 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Encyclopædia Britannica Online. ©2013
  5. Khalil I. Semaan, Linguistics in the Middle Ages: Phonetic Studies in Early Islam, pg. 39.
  6. Introduction to Arabesques: Selections of Biography and Poetry from Classical Arabic Literature, pg. 13.
  7. Kees Versteegh, The Arabic Linguistic Tradition, pg. 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]