Hungara Tutlanda Arkivo
Hungara Tutlanda Arkivo | ||
---|---|---|
ŝtata arkivo organizational unit (en) | ||
Geografia situo | 47° 30′ 17″ N, 19° 1′ 49″ O (mapo)47.504814919.0301555Koordinatoj: 47° 30′ 17″ N, 19° 1′ 49″ O (mapo) | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | main building of the National Archives of Hungary | |
Situo | Budapeŝto | |
Adreso | Bécsi kapu tér 2-4., 1014 Budapest | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Hungara Tutlanda Arkivo en Budapeŝto estas la centra organiza unuo pri arkivado, kie oni konservas la plej signifajn dokumentojn konsideratajn naciajn trezorojn. Ĝi konservas entute 73 kilometrojn da dokumentoj, pli ol 63,5 milionojn da mikrofilmaj registradoj kaj sennombraj sigeloj, mapoj, fotoj, planoj kaj atestiloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hungaroj prenis la kristanismon anstataŭ la nomada vivo ĝuste en 1000. Ekde tiam komenciĝis enkonduko de la latina skribo, el kio evoluis la arkivado. En la lando kelkaj monaĥejoj estis deklaritaj aŭtentikaj lokoj, kie oni skribis la kontraktojn almenaŭ en 2 ekzempleroj. El tio unu restis en la monaĥejo. La unua vere aŭtentika dokumento estas fondo de la monaĥejo de Tihany el 1052, la pli malnovaj estas dubindaj. Béla la 3-a (Hungario) establis reĝan kancelarion, ek kio evoluis la reĝa arkivo dum Béla la 4-a (Hungario). Dum la kontraŭturkaj bataloj amase perdiĝis dokumentoj kaj la arkivoj dispeciĝis. En 1723 la hungara parlamento kodigis establon pri tutlanda arkivo, kies respondeculo estis palatino. Fakte fondo de la tutlanda arkivo okazis en 1756 en Pozono, ekde 1785 jam en Budao (urbo). Nature daŭre funkciis plu la menciita reĝa kancelario. En 1874 la arkivo estis plene tralaborita. Dum sieĝo de Budapeŝto (1945) la oftaj pafoj kaŭzis damaĝojn. En fino de la hungara revolucio de 1956 granda incendio okazis, sed la mezepoka sekcio restis netuŝa. La restaŭrado finiĝis en 1961. Inter 1970-1992 paralele 2 ĉefarkivoj funkciis, la pli nova okupiĝis pri dokumentoj pri la socialismo. Filia arkivo konstruiĝis en Óbuda inter 1994-1996.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]En loko de la nuna arkivo estis kazerno en la frua 20-a jarcento, kiu estis malkonstruita en 1912 kaj novromanika arkivo estis konstruita inter 1913–1923 laŭ plano de Samu Pecz. La trietaĝa konstruaĵo formas U-majusklon. Interne Andor Dudits kreis la freskojn, Miksa Róth la vitralojn, Ferenc Sidló kaj Zsigmond Kisfaludi Strobl la skulptaĵojn.
La konstruaĵo estas deklarita historia monumento. Interne vizitebla muzeo pri arkivo funkcias. Adreso: Budapeŝto, I. distr. Bécsi kapu tér 2-4.
Plia arkiva domo konstruiĝis inter 1994 kaj 1996 en Óbuda.
Elektitaj arkivestroj
[redakti | redakti fonton]- Gyula Pauler (1874–1903)
- Lipót Óváry (1904–1908)
- Gyula Nagy (1909–1912)
- Dezső Csánki (1912–1932)
- Pál Tóth-Szabó (1919)
- Ferenc Dőry (1932-1934)
- József Herzog (historiisto) (1934–1941)
- Dénes Jánossy (1942–1949)
- Béla Kossányi (1949)
- Győző Ember (1949–1978)
- János Varga (arkivisto) (1978–1990)
- János Buzási (arkivisto) (1990-1992)
- János Lakos (arkivisto) (1992-1997)
- Lajos Gecsényi (1997-2002, 2003–2009)
- Ákos Koroknai (2002-2003)
- Csaba Reisz T. (2010-2012)
- Zsuzsanna Mikó (2012-2017)
- Csaba Szabó (arkivisto) (2017-)
Elektitaj arkivistoj
[redakti | redakti fonton]- József Antall
- Iván Borsa
- Béla Bottló
- Kálmán Buday (historiisto)
- Ibolya Felhő
- György Majtényi
- Zsuzsanna Mikó
- Gyula Miskolczy
- Oszkár Paulinyi
- Iván Pető
- Ambrus Pleidell
- László Réti
- Oszkár Sashegyi
- Csaba Szabó (arkivisto)
- József Szalay (arkivisto)
- Loránd Szilágyi
- Jenő Szűcs
- Károly Tagányi
- Zsolt Trócsányi
- Endre Gábor Varga
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Ĉambro
-
Stuko
-
Vitralo