Antal Pálinkás-Pallavicini
Antal Pálinkás-Pallavicini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1922 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de decembro 1957 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Pendumo |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ludovica Military Academy (en) (–1943) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | György Pallavicini |
Patrino | Borbála Andrássy |
Frat(in)o | György Pallavicini (en) |
Okupo | |
Okupo | soldato |
Margrafo Antal Pálinkás-Pallavicini [pAlinkAŝ-palaviĉini], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pálinkás-Pallavicini Antal estis hungara oficiro, aristokrato, martiro de la hungara revolucio de 1956. Lia origina kaj plena nomo estis Pallavicini Antal Lajos. Lia familia nomo ŝanĝiĝis al Pálinkás en 1951. Liaj gepatroj estis György Pallavicini kaj Borbála Andrássy.
Antal Pálinkás-Pallavicini[1] naskiĝis la 30-an de julio 1922 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de decembro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Pálinkás-Pallavicini maturiĝis en gimnazio, poste li eklaboris en granda fabriko en Csepel (distrikto). En 1940 li iĝis libervola soldato. Li akiris diplomon en militakademio en 1943. Dum la nazia erao (1944) li aliĝis al la rezista movado sub Endre Bajcsy-Zsilinszky. La nova reĝimo en 1945 akceptis liajn agojn kaj restis plu en la armeo, eĉ li estis membro de la komunistoj inter 1947-1954. Dum la revolucio li kunlaboris la revoluciulojn, lia tutlanda ago estis tio, ke li liberigis el la prizono primason József Mindszenty. Post fiasko de la revolucio li estis kondamnita al morto. Li edziĝis dufoje en 1947 kaj 1953. Ambaŭ edzinoj naskis unufoje. Li ricevis ŝtatan premion en 1948. Li estis rehabilita en 1989 kaj levita kolonelo.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Felsőpetény (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM66939;jsessionid=1F86AFFFA0D0332CE877F1F52C5B374F hungarlingva datenaro de muzeo