Saltu al enhavo

Gottlob Friedrich Wilhelm Juncker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gottlob Friedrich Wilhelm JUNCKER (naskiĝinta la 20-an de junio 1705 en Schleusingen, mortinta la 21-an de novembro 1746 en Sankt-Peterburgo) estis germana-ruslanda lirikisto, historiisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la historiisto, numismatikisto kaj pedagogo Christian Juncker, li studis ĉe la universitato de Lepsiko. Frue li dediĉis sin al liriko, kun Johann Christian Günther kiel modelo. Danke al perado de Gerhard Friedrich Müller li estis dungita kiel privata instruisto en 1731 en Sankt-Peterburgo. Tie atentiĝis pri lia talento la akademiano Johann Daniel Schumacher kaj havigis al li la ŝancon labori por la cara kortego. Tiajn mendojn li ricevis ĝismorte. Jam en novembro 11731 Juncker fariĝis adjunkto akademia kaj en 1734, per dekreto de imperiestrino Anna Ivanovna profesoro pri politiko, moralo kaj retoriko. Juncker aktivis ankaŭ tradukiste: li ekz. tradukis odon de Vasilij Trediakovski en la germanan. En decembro 1736 li iĝis honora membro de la Peterburga Akademio de Sciencoj.[1]

Dum la Rusa-Turka Milito li akompanis generalfeldmarŝalon Burkhard Christoph von Münnich kiel historiografo verkante post militofino plurajn skribaĵoj pri ties kampanoj. Laŭ peto de Münnich li estis nomumita, post militofino, inspektisto de la salmino en Bachmut. Por plibonigi la ekspluatadon, pritraktaton kaj salkomercon en Rusujo, oni sendis Juncker en aŭtuno 1737 por plukleriĝo Germanujon. Dum duo da jaroj li ekkontakgis ĉe la Teknikakademio de Freiberg kun Miĥail Lomonosov: ĉi-lasta studis tie mineralogion kaj minadon dum poeta aktiveco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. listo de la honoraj membroj ekde 1724: Юнкер, Готлоб Фридрих Вильгельм