Saltu al enhavo

Celia Torrá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celia Torrá
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1884 (1884-09-18)
Morto 16-an de decembro 1962 (1962-12-16) (78-jaraĝa)
en Bonaero
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt - violin performance (en) Traduki (1912–1913)
Reĝa Konservatorio de Bruselo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
violonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Celia TORRÁ (la 18-an de septembro 1889 – la 16-an de decembro 1962) estis argentina violonisto, koncertpianisto, instruisto, dirigento de orkestroj kaj korusoj, kaj komponistino [1][2]. Ŝi estis la unua virino dirigenti orkestron ĉe la Teatro Colón [3].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en Concepción del Uruguay, Provinco Entre Ríos. Ŝi kantis kanzonojn kun rimarkinda esprimkapablo kiam ŝi estis apenaŭ trijara, do en la sekva jaro ŝia patro komencis doni al ŝi violonlecionojn.

En Bonaero ŝi studis kun la plej elstaraj muzikistoj, tiel ke ŝiaj progresoj estis premiitaj kiam je siaj 23 jaroj ŝi akiris stipendion kiu permesis al ŝi vojaĝi al Eŭropo [4] por daŭrigi sian muzikan trejnadon. Venkinte la komencajn problemojn pro la antaŭjuĝoj, kiuj motivigis ŝian kondiĉon kiel virino kaj ŝian latinamerikan originon, ŝi sukcesis plifirmigi siajn studojn unue en Bruselo kaj poste en Hungario.

La unua mondmilito devigis ŝin resti en Eŭropo; ŝi povis reveni al sia lando nur post naŭ jaroj de foresto (1919). Celia Torrá prezentis kelkajn violonkonĉertojn, sed post kelkaj monatoj ŝi revenis al Eŭropo por kompletigi siajn studojn pri muzika komponado. Tiam, paralele al siaj studoj, ŝi koncertis en malsamaj francaj, svisaj kaj germanaj urboj ricevante laŭdojn de la publiko kaj specialiĝintaj kritikistoj. Reveninte al Argentino ŝi faris koncertvojaĝojn al malsamaj regionoj norde de la lando, servante la disvastigan mision konfiditan de la Nacia Registaro.

Post kelkaj jaroj ŝia agado kiel koncertisto malpliiĝis kaj ŝi komencis dediĉi sin pli plene al instruado, dirigentado kaj komponado. Ŝi fondis ĥoran kaj simfonian instituciojn pere de kiuj ŝi donis pli ol 200 koncertojn kiuj igis ŝin esceptan dirigenton. Pere de tiu okupo Celia Torrá disvolvis ankaŭ pedagogian kaj socian laboron, antaŭ ĉio por gvidi kaj ebligi la profesiigon de virinoj en tempo kiam estis malfacile por ili aliri simfoniajn aŭ operajn orkestrojn.

Multaj aŭtoroj konsentas ke Celia Torrá estis la unua profesia komponistino de nacia muziko de skriba tradicio. Kiel komponistino ŝi verkis en multaj ĝenroj kaj stiloj aliĝante al naciisma estetiko. Ŝi havis specialan preferon al voĉaj ĝenroj: solludaj kantadoj kun akompano aŭ koruskomponaĵoj. En tiu produktado de ĉirkaŭ kvardek pecoj regas romantikaj verkoj. Ankaŭ Celia Torrá kombinis sian komponan agadon kun sia instruista emo: ŝi verkis grandan nombron da infanaj verkoj sub la konvinko ke sentemo kaj beleco devas esti parto de la homo ekde la plej tenera infanaĝo. Ŝi estis muzikinstruisto dum multaj jaroj ĉe la Infanĝardeno "Mitre" en la urbo Bonaero, kaj dirigentis la unuan laboristan koruson en Argentino ĉe la fabriko Philips kiun ŝi estris ĝis sia morto.

Krom la antaŭaj komponaĵoj, ŝi verkis du simfoniajn verkojn. Ŝi eniris en tiu ĉi kampo de komponado sen precedencoj en sia produktado, pruvante sian scion kaj donante al la argentina muzika korpuso unu el la plej bonaj sonatoj de ĝia tipo en la nacia repertuaro.

Rapsodia Entrerriana (1931) estas ŝia unua simfonia laboro de forta romantika naturo. Ĝi estis premiita fare de la Orkestra Asocio de Instruistoj, kaj premierita sub la bastono de la komponistino en unu el la koncertoj de la Institucio.

Poste ŝi kreis la “Inkaan Suiton”, peco por kiu ŝi estas nacie agnoskita. Ĝi estas verko de indiĝena inspiro kiun ŝi estris ĉe koncerto de la Virina Simfonia Asocio (1937). Sed Celia Torrá akiris grandan rekonon kiam estis elektita por dirigenti unu el la plej prestiĝaj orkestroj de Argentino ludante fragmentojn de ŝia “Inkaa Suito” sur la scenejo de la Teatro Colón. Finante la unuan duonon de la 20-a jarcento (1949) Celia Torrá iĝis la unua virino, kiu supreniris la podion en tiu ĉi prestiĝa Teatro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 222 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉambra[redakti | redakti fonton]

  • En Piragua (violono kaj piano)[5]
  • Peca (violono kaj piano)[6]

Orkestra[redakti | redakti fonton]

  • Rapsodia entrerriana
  • Aro en Tres Tiempos
  • Aro Incaica
  • Aro y Rapsodia Entrerriana
  • Tres Piezas para Arcos (korda orkestro)

Piana[redakti | redakti fonton]

Voĉa[redakti | redakti fonton]

  • "A la patria"[8]
  • "Abandono (Carmen latino")[8]
  • "Alborada"[8]
  • "Atardecer"[4]
  • "Cacharros y ponchitos"[8]
  • "Cantar de arriero" (teksto fare de Rafael Jijena Sánchez)[8]
  • "Capillas"[8]
  • "Changuito (Canción infantil)" (teksto fare de Adela Christensen)[8]
  • Coqueando (virina koruso kaj piano)[4]
  • "Crepuscula"r[8]
  • El aguila (virina koruso kaj piano)[4]
  • El arroyo y luna y nieve en huillapina (koruso kaj orkestro)[4]
  • "El sauce"[8]
  • "Himno a la paz"[8]
  • Himno a la raza (koruso kaj orkestro)[4]
  • "Himno del liceo"[8]
  • "La campana"[8]
  • "La gallina ponedora"[8]
  • "La señora semana"[8]
  • Las campanas (koruso; aranĝo de melodio fare de Juan Hidaldo)[4]
  • "Las palomitas"[8]
  • "Los amigos" [8]
  • "Marcha patriótica"[8]
  • "Mi reloj"[8]
  • "Milonga del destino" (teksto: Fernán Silva Valdés)[8]
  • O María Virgo (virina koruso kaj orgeno)[4]
  • "Oración a la bandera"[8]
  • "Otoño"[8]
  • Pampeana (vira koruso)[4]
  • "Primavera"[8]
  • "Quisiera eternizarme"[8]
  • "Seis Coplas"[8]
  • Tota pulchra (virina koruso kaj orgeno)[4]
  • "Vida, vidita" (teksto: Rafael Jijena Sánchez)[8]
  • "Visión de paz"[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]