Saltu al enhavo

Gyula Alapi (pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Alapi (pli juna)
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de decembro 1911(nun 1911-12-18)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Komárom
Morto la 18-an de februaro 1982
en  Hungario Fonyód
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gyula Alapi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo akuzisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Alapi [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alapi Gyula estis hungara advokato, prokuroro. Lia familia nomvarianto estis Alapy [alapi], lia distinga antaŭvorteto estis pli juna, lia patro estis Gyula Alapi (pli aĝa).

Gyula Alapi[1] naskiĝis la  18-an de decembro 1911(nun 1911-12-18) en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 18-an de februaro 1982 (laŭ alia informo la 18-an de februaro 1976) en Fonyód.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Alapi akiris juran diplomon en Brno en 1934. Post la diplomo li estis advokato en Nové Zámky ĝis 1945, pli poste li iris al Győr, en 1948 al Budapeŝto. En ambaŭ urboj li estis prokuroro kun alta statuso. En la plej famaj falsaj procesoj (ekzemple József Mindszenty, László Rajk), li estas la fifama prokuroro. Eventuale li rifuĝis al Sovetunio dum la hungara revolucio de 1956 kaj revenis nur en 1958. Li laboris en akademia instituto ĝis 1962, poste li estis forigita el la Hungara Socialista Laborista Partio. Baldaŭ li laboris en proviza firmao komence kiel simpla laboristo, fine jura konsilisto. Li ricevis premiojn en 1949 kaj 1951.

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • Az alkotmány és a büntetőjog (1950)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.