Saltu al enhavo

Luis de Castresana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis de Castresana
Lia tombo
Lia tombo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1925 (1925-05-07)
Morto 17-an de julio 1986 (1986-07-17) (61-jaraĝa)
en Basurto-Zorroza
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Luis de Castresana
Profesio
Okupo pentristo
verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis de CASTRESANA y Rodríguez (Valle de Trápaga, 7a de majo 1925 - Basurto (Bilbao), 17a de julio 1986) estis hispana ĵurnalisto, verkisto kaj pentristo.

Li formis parton de la porinfana programo konata kiel "niños de la guerra" (militinfanoj), laŭ kiu la regiona registaro de Aguirre en Eŭskio evakuis infanojn al landoj kiel Francio, Belgio aŭ Rusio por senigi ilin de la hororoj de la enlanda milito (1936-1939). El tiu sperto li verkis sian plej faman libron: nome El otro árbol de Guernica (La alia gernika arbo), kiu estis Premio Nacional de Literatura en 1967 kaj estis kinigita.

Li estis ankaŭ Premio Fastenrath de la Real Academia Española pro Catalina de Erauso, la monja alférez kaj finalisto en la Premio Planeta pro Retrato de una bruja en 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Luis de Castresana estis respublikano, de la partio Unión Republicana, kaj lia patroflanka avo estis skabeno de la Municipo Bilbao. Je la eksplodo de la enlanda milito, la aŭtonoma registaro de Aguirre evakuis infanojn al aliaj landoj, kaj en unu de tiuj evakuoj Luis foriris kun sia fratino; ili estis en Francio kaj en Belgio, kie li studis.

Poste li faris la militservon en Madrido, kaj en 1953, li edziĝis al Carmen Simpsom, filino de sia laborestro.

Li estis korespondanto en Londono por El Alcázar kaj poste por Pyresa, gazetagentejo de la diktatura movado Movimiento. Poste li laboris por Pueblo, dungita de Emilio Romero Gómez, kaj li kunlaboris ankaŭ en Blanco y Negro kaj ABC. Ĉar li multe vojaĝis, li parolis nederlandan, anglan, francaj kaj legis germanan. Li laboris ankaŭ por Radio Nacional de España. Li multe veturis en tiu epoko kaj ankaŭ multe verkis kaj laboris en Londono, Amsterdamo kaj Mezoriento, ĉefe rilate al la internacia politiko.

En aŭgusto 1957, estante korespondanto en Nederlando de Pueblo, li veturis tra Skandinavio kaj vizitis ankaŭ Laplandon. Tiu beturado daŭris du monatojn kaj dume li trapasis tutan Eŭropon, kaj sendis kronikojn al sia ĵurnalo, kiujn li poste arigis en libro: nome Europa de punta a punta. Krome li laboris kiel kultura ataŝeo en la ambasadejo de Londono, revenis al Madrido, kie li eklaboaris por La Estafeta Literaria. Sed baldaŭ li dediĉis sin al verkado kaj al kunlaborado en Televisión Española en la programo "Libros que hay que tener" (Havendaj libroj).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Cocktail de amor, circo y tragedia (Madrid, Masía Alonso, 1949)
  • Los Wallace somos así (Bilbao-Madrid, La Nave, 1950)
  • Nosotros los leprosos (Bilbao, Eld. ESM, 1950)
  • Gente en el hotel (Madrid, Eld. Calleja, 1951)
  • La posada del Bergantín (Barcelona, Eld. Caralt, 1953)
  • Un puñado de tierra (Barcelona, Eld. Caralt, 1955)
  • La muerte viaja sola (Madrid, Eld. Calleja, 1955)
  • The Sower (Londono, Four Square Books, 1961)
  • La frontera del hombre (Barcelona, Plaza & Janés, 1964)
  • El otro árbol de Guernica (Bilbao, El Arenal, 1967)
  • Adiós (Madrid, Prensa Española, 1969)
  • Retrato de una bruja (Barcelona, Planeta, 1970)
  • Orquídeas para la médium (Bilbao, La Gran Enciclopedia Vasca, 1976)
  • Montes de hierro (Bilbao, La Gran Enciclopedia Vasca, 1982)
  • El sembrador (Bilbao, El Correo Español-El Pueblo Vasco, 1986)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • "Europa de punta a punta" (Bilbao, Ediciones Paulinas, 1960)
  • "Inglaterra vista por los españoles" (Barcelona, Plaza & Janés, 1965)
  • "Medicina pintoresca y peripatética" (Bilbao, Ediciones Paulinas, 1985)
  • "Elogios, asperezas y nostalgias del País Vasco" (Bilbao, La Gran Enciclopedia Vasca, 1968)
  • "La verdad sobre El otro árbol de Guernica" (Bilbao, La Gran Enciclopedia Vasca, 1972)
  • "Do, re, mi y un poco de estética" (Bilbao, Amanecer, 1974)
  • "Perfiles musicales" (Bilbao, Amanecer, 1974)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • El sepulturero (Bilbao, Amanecer, 1946)
  • Cuentos del dolor de vivir (Bilbao, R. Gil, 1984)
  • Josechu y la señora (Madrid, 1953)
  • Spaanse Verhalen (Utrech, Prisma Boeken, 1953)
  • Maite y otras fabulaciones vascas (Madrid, Cunillera, 1972)
  • Nadie moría en Ceánuri (Ediciones de la Caja de Ahorros Municipal de Bilbao, 1973)

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Dostoyevski (Barcelona, Caralt, 1953)
  • Rasputín (Barcelona, Caralt, 1956)
  • Neurotic or Saint (Londres, Aquin Press, 1962)
  • El Padre Pío de Pietralcina (Ediciones Paulinas, 1962)
  • Catalina de Erauso, la monja alférez (Madrid, Afrodisio Aguado, 1968)
  • José María de Iparraguirre (Bilbao, Caja de Ahorros Vizcaína, 1976)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • VVAA: Homenaje a Luis de Castresana, Colección Temas vizcaínos, año XIII, nº 150, Vizcaya, 1987.
  • Jacinto Fontes Ariño: El mundo vasco en la obra de Luis de Castresana, Bilbao, La Gran Enciclopedia Vasca, 1972.
  • José Gerardo Manrique de Lara: Luis de Castresana, escritor vasco en ejercicio, El libro español, 1975, pp. 451-453.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]