José Antonio Aguirre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Agirre en 1933 dum diskurso en la futbalejo Atoĉa. Donostio, Eŭskio.

José Antonio Aguirre y Lecube, ankaŭ Agirre laŭ eŭska ortografio kaj prononce [agIrre], (Bilbao, 6-a de marto de 1904 - Parizo, 22-a de marto de 1960) estis politikisto hispana, membro de la Eŭska Naciisma Partio (PNV), unua lehendakari de la Eŭskia Registaro, same kiel Konsilanto pri Defendo de tiu unua eŭskia registaro, tasko kiun li plenumis dum la Hispana Enlanda Milito. Dum lia regado, la "Registaro de Eŭskio" luktis ĉe la flanko de la Dua Hispana Respubliko kaj oni kreis la Eŭska Armeo (Euzko Gudarostea).

Infanaĝo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Aguirre en la Malnova Kvartalo Casco Viejo de Bilbao.

Li estis futbalisto de la fama teamo Athletic Bilbao, advokato licenciita el la Universitato de Deusto kaj membro de la naciisma partio PNV, kaj kiel politikisto antaŭ iĝi Lehendakari, jam estis urbestro de la biskaja urbeto de Getxo, same kiel respondecisto de la entrepreno "Cho-Bil", dediĉata al fabrikado de ĉokolado. Post la morto de sia patro, li ekdirektoris la familiposedatan fabrikon de ĉokolado. Kiam li estis nur 27jara, apenaŭ proklamita la Dua Hispana Respubliko, li estis elektita urbestro de Guecho [gEĉo].

Aŭtonomia Statuto (1936) kaj Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Aguirre intervenis decideme en la malsukcesaj klopodoj de redakto de Eŭska Statuto en 1931 kaj 1932, en kiuj oni planis la eŭskan aŭtonomion, inkludante Navaron.

Aŭtonomia Referendumo de la 5a de novembro de 1933 en Eibar por la aprobo de la nova Statuto. Foto de Indalecio Ojanguren

La 5a de novembro 1933, du semajnojn antaŭ la ĝenerala balotado de la 19a de novembro, okazas referendumo en Alavo, Gipuzkoa kaj Biskajo, pri nova teksto de Statuto, kiu definitive abandonas la inkludon de Navaro. La teksto estis aprobita per granda majoritato (459.000 voĉoj por, 14.000 kontraŭ),[1] kvankam en Alavo la voĉoj poraj ne atingis la 50% de la censo.[2]

Malakcepto de la centra registaro, de urbestroj alavaj, kaj de la Karlisma Partio malhelpis la instalon de tiu aŭtonomio, kiu finfine okazis jam la 1-a de oktobro de 1936, post la komenco de la Enlanda Milito.

Registaro de Eŭskadi[redakti | redakti fonton]

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Heredo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El péndulo patriótico, Santiago de Pablo y Ludger Mees, Crítica, 2005, paĝo 150.
  2. Los problemas de la Autonomía vasca en el siglo XX: la actitud alavesa (1917-1979), Santiago de Pablo Contreras, paĝoj 119 kaj postaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aguirre, José Antonio. Veinte años de gestión del Gobierno Vasco (1936-1956). Durango: Leopoldo Zugaza.
  • Aguirre, José Antonio. De Guernica a Nueva York pasando por Berlín. New York, 1942
  • Anasagasti, Iñaki, ed. Conversaciones sobre José Antonio Aguirre. Bilbao: Idatz Ekintza, 1983.
  • Lorenzo Espinosa, José María. Historia de Euskal Herria. Vol. 3, El nacimiento de una nación. Tafalla, Navarra: Txalaparta, 1997.
  • Aguirre José Antonio. Entre la libertad y la revolución, 1930-1935. 1935
  • Aguirre José Antonio. Cinco conferencias pronunciadas en un viaje por América. 1944
  • Jiménez de Aberasturi. Los vascos en la II Guerra Mundial: De la derrota a la esperanza. San Sebastián: Eusko Ikaskuntza, 1997. ISBN.- 84-89516-40-5
  • Tusell, Javier, y Alicia Alted. 1991. “The Government of the Spanish Republic in Exile: (1939-1977)”, en Governments-in-Exile in Contemporary World Politics. Ed. por Yossi Shain. Londres: Routledge. Pp. 145-165.
  • de Pablo Contreras, Santiago: "Los problemas de la Autonomía vasca en el siglo XX: la actitud alavesa (1917-1979)". Ed. HSEE/IVAP. Oñati, 1991. ISBN.- 84-77777-077-9
  • Díaz Herrera, José: "Los mitos del nacionalismo vasco". Ed. PLANETA. Barcelona 2005. ISBN - 84-08-05884-3.