Saltu al enhavo

José María Mendiluce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Mendiluce
Persona informo
José María Mendiluce Pereiro
Naskiĝo 14-an de aprilo 1951 (1951-04-14)
en Madrido
Morto 28-an de novembro 2015 (2015-11-28) (64-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio La Verduloj
Ligo Komunista Revolucia
Hispana Laborista Socialista Partio
Federation of The Greens–Green Left (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Aktiva dum 1994– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María MENDILUCE Pereiro (Madrido, 14a de aprilo 1951 - Barcelono, 28a de novembro 2015) estis hispana verkisto, politikisto kaj ĵurnalisto.​

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kiel studento li aliĝis en la studenta kontraŭfrankisma movado (kunlaboris kun radikalaj grupoj kiel Liga Comunista Revolucionaria). En 1980 li eklaboris por la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (ACNUR laŭ hispanlingvaj mallongigoj) kaj tiukadre dum unu jardeko li laboris en Namibio, Angolo, Nikaragvo ktp. Laborine en Balkanio, denoncante militkrimojn en la 1990-aj jaroj (Jugoslavaj Militoj), li estis elektita Membro de la Eŭropa Parlamento en 1994 en la kandidataro de la socialisma PSOE, kaj same en 1999. En decembro samjare li estis elektita prezidento de internacia Greenpeace, sed kiel parlamentano en februaro 2000 estis elpostenigita. En 2001 li aliĝis en la ekologiisma federacio Los Verdes-Izquierda Verde, farita de Confederación de Los Verdes kun Iniciativo por Katalunio - Verduloj, kies proparolanto li estis.

En 2003 li estis kandidato de Los Verdes al municipo Madrido, estante ankoraŭ el la Parlamenta Socialista Grupo en la Eŭropa Parlamento. Dum la kampanjo li agnoskis malferme sian samseksemon en la revuo Zero. Fakte li estis ambaŭseksema, laŭ siaj propaj vortoj.​ Finfine, li ne atingis sidlokon, kaj plue estis porparolanto de Los Verdes kaj petis voĉdonojn en 2004 por PSOE, kun kiu Los Verdes estis interkonsentintaj. Li kunlaboris kutime en El País kaj El Periódico de Catalunya.

Per sia verko Pura vida li iĝis finalisto de la Premio Planeta en 1998 kiam venkis Carmen Posadas per Pequeñas infamias-

  • 1997: Con rabia y esperanzas
  • 1998: Tiempo de rebeldes
  • 1998: Pura vida (finalista de Premio Planeta)
  • 1999: El amor armado
  • 2000: Por la tercera izquierda, kun Daniel Cohn-Bendit
  • 2001: Luanda, 1936
  • 2005: La sonrisa de Ariadna

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Mendiluce en la hispana Vikipedio.