Saltu al enhavo

Charles Frederick Worth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Frederick Worth
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1825 (1825-10-13)
en Lincolnshire
Morto 10-an de marto 1895 (1895-03-10) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo tombejo Carnot Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Marie Augustine Worth (1851–1898) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Gaston-Lucien Worth, Jean-Philippe Worth Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Jacques Worth (nepo)
Jean-Charles Worth (nepo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Charles Frederick Worth (prononco laŭ sistemo IFA ʃˈaʁl fʁədəʁˈik wˈɜːθ, n. la 13-an de novembro 1825 en Bourne, Lincolnshire; m. la 10-an de marto 1895 en Parizo) estis angla modokreanto, vestodezajnisto kiu estas konsiderita la fondinto de Alta modo (france Haute Couture).

En la aĝo de 13 jaroj, Worth komencis metilernadon en teksaĵvendado ĉe la ŝtofkomerca firmao Swan & Edgar en Londono kaj tiam ĉe Lewis & Allenby, tiam silkoprovizantoj al la brita reĝino Viktoria. Dum tiu tempo li ankaŭ vizitis la Nacian Galerion en Londono, kie li estis fascinita per la historiaj kostumoj prezentitaj en portretoj. En 1845 li iris al Parizo por labori por Gagelin & Opigez, komercdomo por altkvalitaj silkaj ŝtofoj. Tie li renkontis sian estontan edzinon Marie Augustine Vernet. Ŝi laboris kiel maodelo montranta koltukojn kaj ĉapelojn. Worth dizajnis kelkajn simplajn robojn por ŝi kiuj montris la silkoŝtofojn de la domo, kaj klientoj komencis peti kopiojn de tiuj stiloj. Ĉe la unua internacia ekspozicio en 1851, la Granda Ekspozicio en Londono, Worth ricevis oran medalon por siaj kreaĵoj. Kvar jarojn poste ĉe la Ekspozicio Universala de 1855 en Parizo li montris mantelon pendantan libere de la ŝultroj ("Manteau de cour"), per kiu li gajnis unuan premion.

Charles Worth, kiu fariĝis juniora partnero, do kunposedanto de la firmao en 1856, provis persvadi la aliajn kunposedantojn vastigi la amplekson de la komerco por inkludi la produktadon de vestaĵoj. Tamen ili hezitis eniri komercan areon, kiu havis tian malbonan reputacion - "estas simpla tajlorado" - kompare kun la respektata ŝtofokomerco. Tamen, Worth trovis riĉan svedon, Otto Bobergh, kiu pretis disponigi financadon por domo de modo. En 1858 ili malfermis la firmaon sub la nomo Worth et Bobergh en la centra strato Rue de la Paix en la 2-a arondismento de Parizo, meze inter la Placo Vendôme kaj la Nacia Opero de Parizo. La firmao atingis sukceson tre rapide. Vespera robo kreita de Worth el arĝenta tulo, lekantetoj, rozkoloraj koroj kaj arĝentaj brilaĵetoj, kiun la edzino de la aŭstra ambasadoro portis ĉe festa ŝtata balo, kaptis la atenton de la franca imperiestrino Eugenia de Montijo, kaj Worth iĝis liveranto al la imperiestra kortego. Sekvis aliaj famaj nomoj, ekzemple Reĝino Viktorio, Elizabeto “Sissi” de Aŭstrio, princino Pauline von Metternich, la aktorino Sarah Bernhardt festita pro sia beleco kaj la soprano Nellie Melba. Multaj el liaj klientoj faris longan vojaĝon al Parizo por ke Worth vestu ilin.

  • La unua versio de tiu teksto ekestis la 21-an de julio 2024 baze de la unuaj partoj de la koncerna germanlingva artikolo.

[Kategorio:Angloj]]