Ellen G. White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ellen G. White
Persona informo
Naskonomo Ellen Gould Harmon
Naskiĝo 26-an de novembro 1827 (1827-11-26)
en Gorham
Morto 16-an de julio 1915 (1915-07-16) (87-jaraĝa)
en Elmshaven
Tombo Oak Hill Cemetery vd
Religio Sepataga Adventisma Eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Ellen G. White
Memorigilo Ellen G. White
Familio
Patro Robert Harmon vd
Patrino Eunice Harmon vd
Gefratoj Elizabeth Bangs • Caroline T. Clough • Mary P. Foss • Harriet McCann • John B. Harmon • Sarah B. Belden • Robert F. Harmon vd
Edz(in)o James S. White vd
Infanoj Henry N. White • Edson White • William C. White • John H. White vd
Profesio
Okupo verkisto • teologo vd
Laborkampo religiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ellen G. WHITE [elen ĝi ŭajt] (1827-1915) estis usona profetino kaj la praktika fondinto de Adventismo de la Sepa Tago, eklezio de protestantismo, kiu nun estas la tutmonda konfesio de 11 milionoj da homoj. Dio sendis al ŝi pli ol du mil vizioj kaj sonĝoj por ke ŝi avertu kristanojn pri la proksimiĝanta fino de la mondo, la dua Advento de Kristo, kiam Kristo revenos al la mondo kaj juĝos la mortintojn kaj vivantojn. Adventistoj estimas ŝiajn skribojn kiel inspiritajn de Dio kaj interpretas la Biblion laŭ ili. Ŝia ĉefa verko estas The Great Controversy ("La Granda Interlukto" aŭ "La Granda Diskutado"), en kiu ŝi antaŭdiras venontan epokon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

White naskiĝis je 1827 al Robert kaj Eunice HARMON en Majno en la norda Usono. Ŝia fratino, Elizabeth, estis ŝia ĝemelo. Kiam ŝi havis 9 jarojn, ŝi estis frapita en la nazo per ŝtono. La nazo estis grave vundita kaj ŝi estis senkonscia tri semajnojn. Post tio, ŝi ne ŝajnis inteligenta kaj ŝi ne plu iris al lernejo.

En 1840, kiam ŝi havis 12 jarojn, ŝi iris al tendaro de metodistoj kun ŝiaj gepatroj. Tie ŝi donis sian koron al Dio. Je la 26-a de junio 1842, ŝi estis baptita kaj fariĝis metodisto.

Dumtempe, inter 1840 kaj 1842, White kaj la familio venis al la kunvenoj de la adventisto William Miller. Adventistoj diris, ke la reveno de Kristo estas proksima. Miller estis eĉ pli preciza: li diris ke Kristo revenos je la 22-a de oktobro 1844. La tago venis kaj foriris, sed Kristo ne revenis. Tio estis la Granda Ĉagreno (The Great Disappointment). La plimulto foriris, sed White restis kaj penis kompreni la ĉagrenon, per preĝado kaj legado de la Biblio. Kaj, je mateno en decembro, ŝi ricevis sian unuan vizion, en kiu ŝi vidis la vojaĝon de la adventistoj al la Urbo de Dio. Aliaj vizioj sekvis. Kvankam ŝi estis nur junulino, ŝiaj vizioj helpis unuigi parton de la tiam frakasita Adventismo. (Alia parto de Adventismo poste fariĝis la Jehovismo).

En 1846 ŝi estis edzinigita de James WHITE, adventista predikisto. Ili studis la libreton "La Sepa Taga Sabato" de Joseph Bates kaj ili estis konvinkitaj. Kvankam sabato, la sepa tago de la semajno, estas la sankta tago de la judoj kaj de la Dekologo de Moseo, kristanoj, de post la komenco, anstataŭe solenis la unuan tagon, dimanĉon, kiel la tagon de la Releviĝo de Kristo. Sed la ŝanĝo estas sen mencio en la Biblio. Tial la argumento de Bates per la Biblio estis klara. Kaj ĝi estis konfirmita post ses monatoj de vizio de Ellen White.

Ellen kaj James vojaĝis, skribis kaj predikis por la adventista konfesio. Ili fondis eldonejojn (Review & Herald en 1850, Pacific Press en 1874). James ordigis kaj administris la novan adventistan eklezion (kiu estis oficiale fondita je 1860), dum Ellen gvidis ĝin spirite per siaj vizioj kaj skribaĵoj.

Post la morto de James en 1881, Ellen White verkis librojn kaj vojaĝis tra Usono, Eŭropo kaj Aŭstralio por disvastigi la fidon. Laŭ ŝia konsilo, la eklezio estis ordigita tiel ke ĝi povos rapide kreski.

Vizio[redakti | redakti fonton]

Pri ŝiaj ĉefaj vizioj kaj antaŭdiroj....

Verko[redakti | redakti fonton]

Pri ŝiaj ĉefaj libroj....

Post Morto[redakti | redakti fonton]

La adventista eklezio kreskis kaj kreskas tre rapide tra la mondo. Ŝi vidis la eklezion kreski de kelkaj anoj al 136 mil anoj. En 2000, la eklezio havis 11 milionojn da kredantoj tra la mondo, kreskinte 5% ĉiun jaron dum la 85 jaroj post ŝia morto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.