(120216) 2004 EW95

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(120216) 2004 EW95
transneptuna objekto
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (120216) 2004 EW95
Aliaj nomoj 2004 EW95
Malkovro
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro 14-a de marto 2004 vd
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,935 Tm (39,676 AU)
4,036 Tm (26,978 AU)
7,835 Tm (52,373 AU)
Discentreco 0,3200
Meza anomaliangulo 2,888°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 29,276°
Periodo 91282,104 tagoj  (249,917 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
25,750°
Argum. de periapsido 205,084°
Terdistanco
- Minimuma

3,888 Tm (25,9907 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 291 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,044
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,3
vdr

(120216) 2004 EW95 estas tre granda, malhela transneptuna objekto malkovrita la 14-an de marto 2004 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Por Michael E. Brown, ĝi eble estas nanplanedo[1] kun taksata diametro de 299 km.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kiel 134340 Plutono ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno kaj ĝia orbito krucas la neptunan orbiton; ĝi estas plutoneno.

Ĝia neptuna MOID estas 2,53367 astronomiaj unuoj (379,032 milionoj da km), ĝi do estus neptunrenkonta asteroido. Tamen, la orbita resonanco kun Neptuno tenas ĝin malproksima de ĉi tiu planedo.

Delokita objekto[redakti | redakti fonton]

La unuaj taksoj de la diametro de (120216) 2004 EW95 baziĝis sur albedo de glacia korpo, kiel estas verŝajne la plutonenoj, tio, kiu donis diametron de ĉ. 190 km; sed montriĝis, ke ĝi estas pli malhela. Tom Seccull kaj al. montris, ke tiu objekto havas optikajn ecojn similajn al tiu de karbonecaj objektoj de la ĉefa asteroida zono.[2] Tio indikas, ke, iom post sia formiĝo, la sunsistemo suferis fortajn perturbojn dum la formiĝo de la gasgigantoj, kaj objektoj kun karboneca surfaco kreitaj en la zono de la terecaj planedoj estis forpelitaj ne nur al la ĉefa asteroida zono sed ankaù al la Kujper-zono. Tio estis antaùkalkulita per la teoriaj modeloj sed estas la unua observo, kiu konfirmis la teorion.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (120001–121000)Poste:
120215 Kevinberry(120216) 2004 EW95(120217) 2004 FL