Ágnes Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ágnes Horváth [Agneŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Horváth Ágnes estas hungara politikisto, ministro, kuracisto. Ágnes Horváth [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Horváth akiris diplomon en Universitato Semmelweis en 1997, dum kaj post lernado ŝi laboris en instituto kaj aliaj firmaoj (do ŝi ne kuracadis). Inter 1998-2001 ŝi plulernis en Ekonomia kaj Ŝtatadministra Universitato. En la jaro 2006 ŝi estis nomumita subministro pri sano, en la sekva jaro ministro pri sano en Dua Kabineto Gyurcsány. En 2008 ŝi plene forlasis la politikon. Ŝia rapida kariero en la politiko donis riĉajn temojn al la figazetoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]