Saltu al enhavo

Árpád Bardócz (maŝininĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Bardócz (maŝininĝeniero)
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de majo 1909(nun 1909-05-16)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Gyergyóújfalu
Morto la 14-an de februaro 1977
en Okcidenta Germanio, Munkeno
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto
inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Árpád Bardócz [bardOc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bardócz Árpád estis hungara maŝininĝeniero, altlerneja instruisto.

Árpád Bardócz[1] naskiĝis la  16-an de majo 1909(nun 1909-05-16) en Gyergyóújfalu (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Suseni (Harghita) en Rumanio), li mortis la 14-an de februaro 1977 en Munkeno (Okcidenta Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Bardócz studis jaron en Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj en 1929, poste li translokiĝis al Budapeŝto, kie li akiris maŝininĝenieran diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1935, eĉ post 3 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li laboris en fabriko en Salgótarján ĝis 1947, sed li apartenis ankaŭ al la universitata instituto, krome inter 1944-1950 li instruis en la universitato. Inter 1950–1959 li laboris en akademia instituto, poste li revenis al la universitato, dum en 1957 li kreis tutmondan patenton pri spektroskopio. Intertempe li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1965 li disidis kaj vivis en Munkeno.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az emissziós színképelemzés a fémiparban. (1936)
  • Azonos energiatartalmú villamos szikra-kisüléssorozatok előállítása. (1942)
  • Ipari emissziós színképelemzés. (1953)
  • Berendezés időben nagy pontossággal felbontott spektroszkópiához. (1959)
  • Elektronikus vezérlésű nagypontosságú spektroszkópiai gerjesztőberendezések és azok alkalmazásai. (disertaĵo, 1963)
  • Elektronikus vezérlésű, nagypontosságú spektroszkópiai gerjesztőberendezések és azok alkalmazásai. (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.