Saltu al enhavo

Árpád Bardócz (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Árpád Bardócz (pentristo)
Persona informo
Naskonomo Roth Árpád
Naskiĝo 27-an de oktobro 1882 (1882-10-27)
en Budapeŝto
Morto 10-an de decembro 1938 (1938-12-10) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Árpád Bardócz [bardOc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bardócz Árpád estis hungara pentristo, grafikisto. Lia familia nomo estis Roth ĝis 1904, lia nobela antaŭnomo estis nagybaczoni [nadjbaconi].

Árpád Bardócz[1] naskiĝis la  27-an de oktobro 1882(nun 1882-10-27) en Budapeŝto, li mortis la 10-an de decembro 1938 en Budapeŝto.

Bardócz ĉirkaŭ 1925

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Bardócz devenis el juda familio. Li akiris pentristan licencon en sia naskiĝurbo en 1906. Liaj majstroj estis hu:Prenoszil Sándor kaj Henrik Pap. Li studvojaĝis en Munkeno, Parizo (1909), Norvegio (1911) kaj Nederlando (1912–1914). Ekde 1912 li ekspoziciis, sed pro la milito li hejmenvenis kaj estis armea pentristo dum la 1-a mondmilito. En la jaroj 1933 kaj 1934 li vivis en Egiptio, kie li pentradis, eĉ ankaŭ freskon en hospitalo. Li pentradis pejzaĝojn, portretojn, sed li estis ankaŭ fama ilustristo kaj dum la Hungara Sovetrespubliko li kreis afiŝojn.

Bildoj de Bardócz
Pejzaĝo en Zala
Flamaj arboj
Ŝiptiristoj laŭ Nilo
Ina kapo
Kiso
Junulino en nigra ĉapelo


Liaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1917, 1924, 1931, 1932, 1935)

Liaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1912, 1916, 1917, 1919, 1925, 1929-1930, 1960, 1986)
  • Munkeno (1929)

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Politikai Magyarország (1911–1913) ene mil ilustraĵoj
  • Toporentz 1914–16 (litografiaro pri la milito, 1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]