Árpád Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1886 (1886-03-19)
en Pilismarót
Morto 8-an de septembro 1940 (1940-09-08) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Reĝlando Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • naval surgeon
vdr

Árpád Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Árpád estis hungara kuracisto, ŝipkuracisto, ambulancisto, otorinolaringologo. Li estis simpla kuracisto, tamen li atingis mondfamon pro ŝipkatastrofo.

Árpád Lengyel [1] naskiĝis en 1886 en Pilismarót. Li mortis la 8-an de septembro 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Lengyel lernis en Esztergom kaj Budapeŝto, poste li eklaboris en la ambulanco en 1904. Li akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1909, poste li laboris en Malsanulejo Rókus, sed li daŭre estis ankaŭ ambulancisto. Post 3 jaroj li eklaboris en mara ŝipo inter Fiume-Novjorko (tiam Hungara reĝlando havis maron kun ŝiparo). Jam dum la unua ŝipvojaĝo la ŝipo trovis sin ĝuste ĉe tragedio de RMS Titanic. Li estis la ĉefa ambulanca kuracisto dum la savo. La tragedio tiel tuŝis lin, ke poste li neniam ŝipvojaĝis, eĉ li malofte parolis pri la tragedio. Li estis kuracisto dum la 1-a mondmilito, poste li denove estis ambulancisto, otorinolaringologo, privata kuracisto. Li ricevis medalon de la ambulanco kaj de vojaĝintoj de Titanic.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Pilismarót de 2008

Fontoj[redakti | redakti fonton]