Pilismarót

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilismarót
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2028
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 156  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 47′ N, 18° 53′ O (mapo)47.78403888888918.875519444444Koordinatoj: 47° 47′ N, 18° 53′ O (mapo) [+]
Areo 44,62 km² (4 462 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Pilismarót (Hungario)
Pilismarót (Hungario)
DEC
Pilismarót
Pilismarót
Situo de Pilismarót

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pilismarót [+]
vdr

Pilismarót [piliŝmarOt] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom. Pilis estas nomo de la apuda montaro.

Vojo en Pilismarót

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pilismarót situas inter montoj kaj dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Visegrád-Esztergom. La lasta troviĝas 13 km-ojn, Visegrád 10 km-ojn, Dorog 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue la romianoj havis tie fortikaĵon kaj komunumon Ad Herculem. La unua mencio devenis el 1138. La tataroj en 1242 kaj post jarcentoj la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Monaĥejo fondiĝis en 1278. Fine de la turka erao slovakoj kaj hungaroj refondis la komunumon. Nuntempe la vilaĝo estas grava feriejo pro la Danubo kaj la pitoreskaj montoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Pilismarót naskiĝis juristo Gusztáv Gegus, kuracisto Árpád Lengyel (savinto de pasaĝeroj de Titanic) kaj skulptisto János Konyorcsik.