Árpád Markó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kolonelo Árpád MARKÓ laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Markó Árpád estis hungara historiisto, oficiro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1934).

Memortabulo pri Árpád Markó

Árpád Markó [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1885 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio). Li mortis en 1966.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Markó ricevis abiturienton en sia naskiĝurbo en 1903. Li iĝis leŭtenanto en 1906, sed li okupiĝis ankaŭ pri milithistorio. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, dume kelkfoje li vundiĝis. En 1921 li atingis la rangon majoro. Baldaŭe li frekventis universitaton, kie li lernis precipe de Gyula Szekfű, fine li doktoriĝis. En 1940 li pensiuliĝis. Dum la socialismo li estis forigita de MTA. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1908.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hadik András altábornagy berlini vállalkozása
  • A romhányi csata

Fontoj[redakti | redakti fonton]