Árpád Zempléni
Aspekto
| Árpád Zempléni | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 11-an de junio 1865 en Tállya | |
| Morto | 13-an de oktobro 1919 (54-jaraĝa) en Budapeŝto | |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 39-2-111 | |
| Lingvoj | hungara vd | |
| Ŝtataneco | Hungario | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto estetikisto verkisto literatura tradukisto arkivisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Árpád ZEMPLÉNI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zempléni Árpád estis hungara poeto, tradukisto, verkisto, membro de Societo Kisfaludy (1911), membro de Societo Petőfi.
Árpád Zempléni naskiĝis kiel Imrey Árpád la 11-an de junio 1865 en Tállya. Li mortis la 13-an de oktobro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Zempléni frekventis mezlernejojn en Sárospatak kaj Debrecen, universitaton en Budapeŝto. En 1896 li eklaboris en arĥivejo, dume li okupiĝis pri literaturo en libertempo. Dum la 1-a mondmilito li estis jam malsana. Li ricevis literaturajn premiojn en 1908 de Societo Kisfaludy, en 1909 kaj 1914 de MTA.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- poemoj, ekzemple Zempléni Árpád költeményei (Poemoj de Árpád Zempléni) 1891; Új versek (Novaj poemoj) 1897 Didó 1901 - poema romano; Wesselényi Miklós báró emlékezete 1902 - premiita odo; Zempléni Árpád hátrahagyott verseiből (Postlasitaj poemoj de Árpád Zempléni) 1939
- Kis emberek 1899 - novelaro
- tradukaĵoj de Alfred de Vigny, Leconte de Lisle, Guy de Maupassant, Paul Verlaine, Giosuè Carducci, Lorenzo Stecchetti, Antonio Fogazzaro
- Turáni dalok - eposo, baldaŭe tradukita al germana kaj angla lingvoj (Turanische Lieder: sagenhafte und geschichtliche Heldengesänge Turanian Songs: Legendary and Historical Hero-Songs)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- hungare Arkivigite je 2018-10-25 per la retarkivo Wayback Machine

