Ĉangŝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Hunana Provinco

Ĉangŝa (ĉine 长沙市, en tradicia skribo 長沙市, pinjine Chángshā shì) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de Hunano.

ISO
Ĉangŝa
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Provinco Hunano
Poŝtkodo 410000
Telefonkodo +86/731
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6,017,600 en 2 003
Loĝdenso 850 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°11′46″N 112°58′20″O  /  28.19611°N, 112.97222°O / 28.19611; 112.97222 (Ĉangŝa) (mapo) Koordinatoj: 28°11′46″N 112°58′20″O  /  28.19611°N, 112.97222°O / 28.19611; 112.97222 (Ĉangŝa) (mapo)
Alto mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,819 km² (1 181,9 ha)
Horzono UTC +8
Ĉangŝa (Tero)
Ĉangŝa (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Ĉangŝa
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Changsha [+]
vdr


Geografio

Ĉangŝa situas sur ebenaĵo laŭ la rivero Xiangjiang, riverido de la Jangzio.

Historio

Dum la unua jarmilo a.K. la tiama Ĉangŝa estis centro de regno nomata "Ĉu". En 202 a.K. ĝi jam estis fortigita grandurbo. Dum la Han-dinastio ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de regno. Inter 750 kaj 1100 ĝi iĝis grava komerca urbo, la populacio de la areo pliiĝis dekoble. Dum la Tajpinga ribelo la urbo estis sieĝita fare de la ribelantoj (en 1854) sed neniam falis. Ĉangŝa estis malfermita al internacia komerco ekde 1904. En 1918 la fervojo ekfunkciis, kiu portis prosperon. En 1938 incendio okazis. La japanoj longe atakis la urbon, kiun ili akiris nur en 1944.

Klimato

Ĉangŝa havas subtropikan klimaton, jare pluvas po 1422 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto. Inter junio-septembro la temperaturo estas ĉirkaŭe 30 ° C, vintre foje frostas.

Trafiko

Ĉangŝa havas internacian flughavenon kaj riveran havenon. La fervoja kaj aŭtovoja kontaktoj estas bonaj. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Ekonomio

Ĉangŝa estas centro de rizo-muelado. Oni okupiĝas ankaŭ pri nafto, maŝinoj, aluminio, cemento, nutraĵoj kaj teksaĵoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Muzeo de Ĉangŝa