Ĉelsia Botanika Ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

51°29′6″N 0°9′46″W  /  51.485°N, 0.16278°U / 51.485; -0.16278 (Ĉelsia Botanika Ĝardeno)

Simbolo de la ĝardeno.
La ĝardeno somere de 2006.
La ĝardeno kaj domo videbla fone.

La Ĉelsia Botanika Ĝardeno aŭ em angla Chelsea Physic Garden estis establita kiel Apotekista Ĝardeno en Londono, Anglio, en 1673. La vorto "Physic" tie referencas al scienco kuracadi. Tiu botanika ĝardeno estas la dua plej aĝa botanika ĝardeno en Britio, post tiu de la Universitato de Oksfordo, kiu estis fondita en 1621.

Ties rok-ĝardeno estas la plej antikva angla ĝardeno dedeiĉita al alpaj plantoj. La plej grandaj fruktantaj olivarboj en Britio estas tie, protektitaj de altaj muroj el brikoj, kun plej verŝajne la plej norda grapfruktujo kreskante eksterdome. Zorge tenita de la Societo de Apotekistoj, en 1983 la Ĝardeno iĝis registrita neregistara organizaĵo[1] kaj estis malfermita al la gexnerala publiko la unuan fojon.

En Julio 1736, Karolo Lineo veturis al Anglio, je la konto de George Clifford la 3-a.[2] Li iris al Londono por viziti Siron Hans Sloane, kolektiston de natura historio, kaj por vidi sian kuriozaĵkabineton,[3] same kiel por viziti la Ĉelsian Botanikan Ĝardenon kaj ties zorganton, nome Philip Miller. Li sciigis Miller pri sia nova sistemo subdividi plantojn, kiel estas priskribita en Systema Naturae. Miller impresiĝis, kaj ekde tiam li startis aranĝi la ĝardenon laŭ la sistemo de Lineo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EW charity, 286513, THE CHELSEA PHYSIC GARDEN COMPANY
  2. Blunt (2001), pp. 106–107.
  3. Stöver (1974), p. 89.
  4. Stöver (1974), pp. 89–90.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]