Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Tour du monde en quatre-vingts jours
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jules Verne
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1872
Loko Parizo
Ĝenro serie eldonita fikcio • vojaĝa romano • aventura fikcio • fikcio por infanoj
Loko de rakonto ŜanhajoHonkongoNov-JorkoSan-FranciskoLondonoLiverpoolBaratoEgiptioSingapuroJapanioAdenoItalioFrancio
vdr

Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj (en franca originale: Le Tour du monde en quatre-vingts jours) estas romano de la franca verkisto Jules Verne publikita serie en la ĵurnalo Le Temps el la 7a de novembro (numero 4225) ĝis la 22a de decembro (numero 4271) de 1872, la sama jaro en kiu okazas la agado. Poste, ĝi estos publikita komplete la 30an de januaro 1873.​

La aventuroj de la brito Phileas Fogg kaj de lia helpanto Jean Passepartout konstituas unu de la rakontoj plej interesaltiraj kreitaj de la homa imagopovo kaj unu de la juveloj de la universala literatura.

Tiu verko rezultis en jura proceso al Verne, ĉar Édouard Cadol, kiu malsukcesis klopodi surscenejigi teatraĵon, intencis esti kunverkisto de la romano. Finfine ne okazis juĝo, sed li sukcesis akiri tiom da rajtoj pri la verko kiel Verne.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Vespere de la 2a de oktobro 1872, Phileas Fogg debatis kun siaj kolegoj en la Reform Club pri artikolo publikigita en la Daily Telegraph, ku asertas, ke post la malfermo de nova fervojo en Barato, eblas veturi ĉirkaŭ la mondo en nur 80 tagoj. Phileas Fogg vetis 20 000 pundojn, la duono de sia riĉo, kun siaj samklubanoj ke li kapablas veturi ĉirkaŭ la mondo en tiu difinita tempo. Akompanata de Passepartout, Phileas Fogg eliras el Londrono trajne je la 8:45 p m. samtage; por venki en la veto, li devas reveni al Reform Club je la sama horo la 21an de decembro, ĝuste 80 tagojn poste. Phileas Fogg knportas la 20 000 ceterajn pundojn el sia riĉo por kovri la koston de la vojaĝo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La verko estis adaptita ofte al teatro, kino, televido, animacio, bildliteraturo ktp.