Ĉokoa psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉokoa psarokolio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. cassini'
Psarocolius cassini
(Richmond, 1898)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉokoa psarokolio (Psarocolius cassini) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas kiel endemio en tre malgranda nordokcidenta areo de Kolombio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj teroj de arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Ĝi estas 46 cm longa, granda brunnigra korveca ikteredo. Nigra kun tre brunaj dorso, flankoj kaj fermitaj flugiloj (kun nur pintoj de unuarangaj nigraj). Estas blurozkolora vangomakulo. La vosto estas citronflava kun nigrecaj centraj vostoplumoj. La beko estas longa, nigra, konusforma kun ruĝoranĝa pinto.

Simila specio estas la Nigra psarokolio, P. guatimozinus, nur distingebla ennature pro la nuda blua vangomakulo, rozkoloraj bridoj kaj bazo de supra beko.

La voĉo estas duparta kanto. Serio de viglaj, kuntintecaj notoj kun metalecaj sonoj sekve de laŭta, likvida gorĝaĵo skol-l-l-l-l-ŭuul. Nazeca alvoko “ŭok”.

Temas pri malgranda populacio de 1,000-2,500 individuoj kaj eble malpliiĝanta en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 4,570 km. La Psarocolius cassini estas konata el montetoj kaj malaltaj teroj de la montetaroj Saltos kaj Baudó, Chocó aŭ Ĉokoo (de kie devenas la komuna nomo), nordokcidenta Kolombio, kie oni kolektis nur 4 specimenoj en 1858, 1940 kaj 1945. La ununuraj ĵusaj vidaĵoj estis el nestokolonio ĉe nasko de rivero Acandí en 1991, kaj norde de Nacia Parko Ensenada de Utría en 1997 kaj 1999, kiam estis vidataj 2 kaj 6 individuoj respektive. Ties ĉeesto ĉe la valo de rivero Juradó neniam estis dokumentata, kaj tiu areo ne estu konsiderata valida loko.

Ili loĝas en humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbarbordoj je 100-365 m super marnivelo. Ili estis observataj laŭlonge de riveroj, kaj plej ĵuse ĉe sableca marborda ebenaĵo. Ili vivas laŭ grupoj de 2-10 birdoj kiuj manĝas fruktojn kaj insektojn en kanopeo. En 1997 oni vidis 2 ekzemplerojn asociaj al miksita kunmanĝantaro de ĉ. 25 individuoj de Brunkapa psarokolio, P. wagleri. La reprodukta sezono estas probable el majo al junio.

Referencoj

Eksteraj ligiloj