Ĝamnagar
Ĝamnagar | |
urbo | |
Nokta panoramo en Ĝamnagar
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Ŝtato | Guĝarato |
Situo | Ĝamnagar |
- alteco | 19 m s. m. |
- koordinatoj | 22° 28′ 00″ N 70° 04′ 00″ O / 22.46667 °N, 70.06667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 529 581 (2009) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 361 001 |
Telefona antaŭkodo | 288 |
![]() | |
![]() |
Ĝamnagar (જામનગર) estas metropolo en Barato, en subŝtato Guĝarato. Impona rafinejo funkcias apud la urbo, tial ĝi nomiĝas urbo de petrolo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝamnagar etendiĝas laŭ la maro en okcidenta parto de la lando. Gandinagaro troviĝas 337 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La plej frue urbo Navanagar (=nova urbo) estis tie, kie diversaj princlandoj formiĝis dum la historio. La unua mencio okazis en 1535.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La rafinejo konstruiĝis en 1999. Ankaŭ baŭksito estas grava por la urbo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ĝamnagar havas tropikan klimaton kun musono. Inter novembro-februaro la temperaturo estas milda, averaĝe kun temperaturo 20 °C. Tio estas en somere 24-42 °C, vintre nur 10-22 °C.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- fortikaĵo Lakhota, nun muzeo
- parko Kremation
- botanika ĝardeno
- temploj Mota Aŝapura Maa, Ŝantinath Mandir, Vardhman Ŝah, Raisi Ŝah, Bala Hanuman, Ŝeth, Vasupuja Svami, Sidhnath Mahadev,
- lagoj Ranmal kaj Lakhota
- palacoj Darbargadh (malnova reĝa loĝejo) kaj Pratap Vilas