Ĝardenoj de la Vitropalaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝardenoj de la Vitropalaco
ĝardenovidindaĵokultura heredo
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Porto

(Vidu la situon sur mapo : Porto)
Ĝardenoj de la Vitropalaco
Geografia situo 41° 8′ 49″ N, 8° 37′ 35″ U (mapo)41.14706-8.62646Koordinatoj: 41° 8′ 49″ N, 8° 37′ 35″ U (mapo)
Map
Ĝardenoj de la Vitropalaco
Geografio
Trajtoj
vdr

La Ĝardenoj de la Vitropalaco (Jardins do Palácio de Cristal) estas agrabla urba parko en la submunicipo (freguesia) Massarelos, en Porto, Portugalio, el kiu oni povas ĝui belan panoramon de la rivero Douro kaj de la maro.

Tiuj ĝardenoj estis projektitaj en la 1860-aj jaroj fare de la germana pejzaĝisto Émile David, por ĉirkaŭi la tiaman Vitropalacon (Palácio de Cristal), kiu estis anstataŭita de la sportejo Pavilhão Rosa Mota en la 1950-aj jaroj.

La Ĝardenoj de la Vitropalaco inkludas la nomita Ĝardeno Emílio David kiu havas belajn ekzemplerojn de rododendroj, kamelioj, araŭkarioj, ginkoj kaj fagoj, krom fontanojn kaj alegoriajn statuojn pri la jarsezonoj.

La Avenuo de la Tilioj konstituas la plej gravan akson de tiu parko kaj estas ĉirkaŭita de la Municipa Biblioteko Almeida Garrett, la spektaklejo Concha Acústica kaj la kapelo de Karlo Alberto de Savojo (konstruita en 1849 de la princino Montléart). Ĉirkaŭe estis restoracio kaj trinkejo kie eblas rigardi al lago. En tiu avenuo kaj proksime estas strategiaj rigardejoj al la rivero Douro kaj al la urbo.

Estas ankaŭ temaj ĝardenoj, nome la Ĝardeno de la Aromplantoj, la Ĝardeno de la Kuracplantoj, laa Ĝardeno de la Ĝemelurboj (2009) kaj la Ĝardeno de la Sentoj (2007), kie estas la statuo Doloro de António Teixeira Lopes. Aliaj gravaj lokoj estas la Arbaro, la Avenuo de la Kaŝtanarboj kaj la Ĝardeno de la Rozujaro. Proksime estas sep grandiozaj ekzempleroj de palmoj de Kalifornio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Couto, Júlio (1998) "O Porto em 7 Dias", Porto: Campo das Letras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]