Ĝodpur
Ĝodhpur (en loka lingvo: जोधपुर) estas milionurbo en Barato, en subŝtato Raĝastano.
Bazaj informoj
- 26° 28′ 00″ N 73° 02′ 00″ O / 26.46667 °N, 73.03333 °O (mapo)Koordinatoj: 26° 28′ 00″ N 73° 02′ 00″ O / 26.46667 °N, 73.03333 °O (mapo)
- Areo: 95 km²
- Supermara alteco: 231 m
- Loĝantaro: iomete pli ol 1.006.652 (en 2010)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo: +91 291
- Aŭtokodo: RJ-19
- Poŝtkodo:
Geografio
Ĝodhpur situas en nordokcidenta parto de la lando sur duondezerto laŭ vojo kaj fervojo Ĝajpuro-Pakistano.
Historio
Ĝodhpur fondiĝis en 1459 kaj ĝi estis centro de diversaj dinastioj. Ankaŭ komercistoj ofte trairis la urbon.
Klimato
En Ĝodhpur la vetero estas varma kaj senpluva. La pluvosezono daŭras inter junio-septembro. Jare pluvas po 360 mm (en 1890 nur 24 mm, en 1917 eĉ 1178 mm).
Ekonomio
En Ĝodhpur oni prilaboras teksaĵojn, biciklojn, sportajn varojn, tapiŝojn, oni minadas gipson kaj salon.