Ĝuĝou
Ĝuĝou | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Ŝtato | Ĉinio | ||||
Provinco | Hunano | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 412 000 | ||||
Aŭtokodo | 湘B | ||||
Telefonkodo | 733 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 703,692 en 2 009 (nur la urbo) | ||||
Loĝdenso | 347 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 27°51′00″N 113°08′00″O / 27.85°N, 113.133333°O (mapo) Koordinatoj: 27°51′00″N 113°08′00″O / 27.85°N, 113.133333°O (mapo) | ||||
Alto | m | ||||
Areo | km² | ||||
Horzono | UTC + 8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Zhuzhou [+] | |||||
Ĝuĝou, ĉine 株洲 estas metropolo kaj grava industria urbo en Ĉinio. La historia loknomo estis Jianning. La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj aliajn zonojn.
Geografio
Ĝuĝou etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ navigebla rivero.
Ekonomio
En Ĝuĝou oni okupiĝas pri metalurgio, maŝinofabrikado, kemiaĵoj kaj konstrumaterialoj. La industria zono en la proksimo fondiĝis en 1992.
Klimato
Ĝuĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto. Inter junio-septembro la temperaturo estas ĉirkaŭe 30 °C, vintre foje frostas.
Trafiko
Ĝuĝou estas nodo de fervojaj linioj, ekzemple la Pekino-Kantono-Fervojo trairas la urbon. Same ankaŭ aŭtovojoj troviĝas tie. La flughaveno estas fore (37 km). La rivero estas navigebla.
Vidindaĵoj
- televizia turo
Ĝemelurboj
Fontoj
- Angla Vikipedio
- Urbomapo
- Fotoj pri la urbo