Ĝuan Ŝikai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝuan Ŝikai
YuanShikaiPresidente1915.jpg
Twelve Symbols national emblem of China.svg
Persona informo
袁世凱
Naskiĝo 16-an de septembro 1859 (1859-09-16)
en Xiangcheng City
Morto 6-an de junio 1916 (1916-06-06) (56-jara)
en Pekino
Mortis per ureemio [#]
Tombo Tomb of Yuan Shikai [#]
Etno Hanoj [#]
Lingvoj ĉina [#]
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko Ĉinio • Ĉinia Imperio [#]
Partio Republican Party [#]
Subskribo Ĝuan Ŝikai
Familio
Patro Yuan Baozhong [#]
Infanoj Yuan Kequan • Yuan Keding • Yuan Ko-wen • Yuan Kehuan • Yuan Kezhen • Yuan Jingxue [#]
Parencoj Yuan Baoqing [#]
Profesio
Okupo politikistomilitisto • militestro [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva dum 1881– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝuan ŜikaiJuan Ŝikaj (Yuan Shikai, en ĉina 袁世凱 pinĝine Yuán Shìkǎi; 16a de Septembro 1859 – 6a de Junio 1916) estis ĉina militisto kaj registara funkciulo kiu elstariĝis al povo dum la fino de la Qing dinastio, finfine finigis ĝian regadon de Ĉinio en 1912, kaj poste iĝis la Imperiestro de Ĉinio (1915–1916). Li unue klopodis savi la dinastion pere de nombraj modernigaj projektoj kiel tiuj por burokrataj, fiskaj, justicaj, edukaj kaj aliaj reformoj, spite ludi gravan rolon en la puĉa malsukceso de la Reformo de la Cent Tagoj. Li establis la unuan modernan armeon kaj pli efikan provincan regadon en Norda Ĉinio dum la lastaj jaroj de la Qing dinastio antaŭ devigi la abdikon de Pu Ji, nome la lasta monarko de la Qing dinastio en 1912. Tra negocado, li iĝis la unua Prezidento de la Respubliko Ĉinio en 1912.[1] Tiu armeo kaj burokrata kontrolo estis la fundamento de lia aŭtokrata regado.

Li malsukcesis en mallongdaŭra klopodo restaŭri heredan monarkion en Ĉinio, kun li mem kiel Hongxian Imperiestro (ĉine 洪憲皇帝). Lia morto en 1916 tuj post lia abdikado kondukis al la fragmentado de la ĉina politika sistemo kaj al la fino de la Beiĝang-regado kiel ĉina centra aŭtoritato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shan, Patrick Fuliang (2018). Yuan Shikai: A Reappraisal, The University of British Columbia Press.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barnouin, Barbara kaj Yu Changgen. Zhou Enlai: A Political Life. Hong Kong: Chinese University of Hong Kong, 2006. p. 14 retrieved 12 March 2011
  • Bonavia, David. China's Warlords. New York: Oxford University Press. 1995. (ISBN 0-19-586179-5)
  • Ch'en, Jerome. (1961) Yuan Shih-K'ai, 1859–1916: Brutus Assumes the Purple. Londono: George Allen & Unwin; Reprinted: Stanford University Press, 1971. online free to borrow
  • Shan, Patrick Fuliang (2018). Yuan Shikai: A Reappraisal (U of British Columbia Press. (ISBN 978-0774837781))
  • Spence, Jonathan D.. (1999) The Search for Modern China. Nov-Jorko: W.W. Norton & Company, p. 282.
  • Zhang, Hong. "Yuan Shikai and the Significance of his Troop Training at Xiaozhan, Tianjin, 1895–1899." Chinese Historical Review 26.1 (2019): 37–54