Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra
Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federacia subjekto | |||||
Flago | Blazono | ||||
aŭtonoma distrikto de Rusio [+] | |||||
| |||||
Lando | Rusio | ||||
Koordinatoj | 62° N, 70° O (mapo)62.2570.166666666667Koordinatoj: 62° N, 70° O (mapo) | ||||
Ĉefurbo | Ĥanti-Mansijsk | ||||
- koordinatoj | 62° N, 70° O (mapo)62.2570.166666666667Koordinatoj: 62° N, 70° O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 534 500 km² (53 450 000 ha) [+] | ||||
Areo | 534 500 km² (53 450 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 687 654 [+] (1-a de januaro 2021) | ||||
Denseco | 3,16 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Fondo | 1930 | ||||
Guberniestro | Ruslan Kuĥaruk | ||||
Horzono | Yekaterinburg Time, Asia/Yekaterinburg [+] | ||||
Telefona antaŭkodo | (+7) 346xx | ||||
ISO 3166-2 | RU-KHM | ||||
OKATO | 71100 | ||||
Aŭtokodo | 86, 186 | ||||
Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra | |||||
Vikimedia Komunejo: Khantia-Mansia [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra (ruse Ханты-Мансийский автономный округ — Югра) estas aŭtonoma distrikto ene de Tjumena provinco, Siberio, Rusio. La lingvoj de la aborigenoj (la ĥanta kaj mansa) estas oficialaj lingvoj kiel la rusa.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La aŭtonomio situas oriente de la Urala montaro sur la Okcident-Siberia ebenaĵo. La rivero Obo kaj tie plej grava alfluanto, la Irtiŝo trafluas la regionon.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La 1-an de januaro 2024 en la provinco loĝis 1 759 386 homoj[1].
La ĥantoj kaj mansoj estas tiel nomataj «titolaj popoloj» de la aŭtonomio, do estas konsiderataj ĝiaj indiĝenoj kies ŝtatanecon ĝi reprezentas. Ili apartenas al la finno-ugra lingvaro popoloj, iliaj plej striktaj parencoj estas la hungaroj. En loĝantaro dominas la rusoj, plejparte alvenintaj e la regionon post malkovro en la 1960-aj de la grandaj naftokampoj. En la 1960-aj — 1970-aj jaroj oni provis setligi ilin, ĉar nomada vivo estis konsiderata signo de kultura postresteco. Unua sekretario de la partia komitato de Niĵnevartovska distrikto proponis rapidan "civilizigon" de la ĥantoj kaj mansoj: konstrui en Niĵnevartovsko 3-5 kvinetaĝajn domojn kaj transloĝigi tien ĉiujn indiĝenojn[2]. Tamen post nomumo en 1970 de Vasilij Baĥilov al tiu posteno politiko rilate indiĝenojn ŝanĝiĝis, almenaŭ en tiu ĉi distrikto. Li insistis ke novvenintoj devas estimi indiĝenajn kulturojn kaj konatiĝi kun ili[3]. Sed pluraj aborigenoj estis setligitaj, aperis vilaĝoj Agan, Ugut, Varjogan, Trom-Agan, Russkinskij ktp[4]. Oni rememoris, ke foje hieraŭaj nomadoj post ricevi novan domon starigis apude ĉumon kaj plu loĝis en ĝi[5].
Tamen la indiĝenaj lingvoj plu estas ignorataj de la aŭtoritatoj, pri kio foje plendis la indiĝenoj[6].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo, kiu origine estis konata kiel Jugra estis konkerita en 1582 fare de la rusa atamano Jermak kaj venis sub rusan regadon. La 10-an de decembro 1930 estiĝis la Ostjaka-Vogula nacia distrikto (ruse Остяко-Вогульский национальный округ) ĉar tiel tiutempe nomiĝis la ĥantoj kaj la mansoj. La 23-an de oktobro 1940 ĝi estis alinomita kaj iĝis Ĥanta-Mansa nacia distrikto (ruse Ханты-Мансийский национальный округ). En 1978 nomo denove aliiĝis — al Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto (ruse Ханты-Мансийский автономный округ). En 2003 aperis aldono — Jugra (ruse Югра).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Nafto kaj tergaso apartenas al la plej gravaj ekonomiaj branĉoj, ĉar post formiĝo ekde la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra iĝis la plej granda naftoprodukta areo de Rusio.
Urboj
[redakti | redakti fonton]La ĉefurbo estas Ĥanti-Mansijsko kun 82.955 loĝantoj (2012), sed la plej grandaj urboj estas Surguto (ĉ. 300.000), Niĵnevartovsko (ĉ. 250.000) kaj Neftejugansko (ĉ. 100.000). Igrim estas malgranda setlejo de 8.775 loĝantoj. Aliaj malgrandaj setlejoj estas Njaksimvol, Ĥulimsunt ...
Distriktoj
[redakti | redakti fonton]Ĥanta-Mansia aŭtonoma distrikto — Jugra konsistas el la sekvaj distriktoj (ruse: районы):
- Belojarska (Белоярский)
- Berjozovska (Берёзовский)
- Ĥanta-Mansia (Ханты-Мансийский)
- Kondinska (Кондинский)
- Neftejuganska (Нефтеюганский)
- Niĵnevartovska (Нижневартовский)
- Oktjabrska (Октябрьский)
- Sovetska (Советский)
- Surguta (Сургутский)
Setlejoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://odur.let.rug.nl/~bergmann/russia/regions/rus86khm.htm Arkivigite je 2005-03-08 per la retarkivo Wayback Machine mapo]
- TTT-paĝo pri la Ĥanta popolo (angle)
- TTT-paĝo pri la Mansa popolo (angle)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Численность населения на 1 января 2024 года (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-05-20. Alirita 2024-10-02.
- ↑ (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-058-0.
- ↑ (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 32–33. ISBN = 5-93020-058-0.
- ↑ (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 222. ISBN = 5-93020-058-0.
- ↑ (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 223. ISBN = 5-93020-058-0.
- ↑ Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 208. ISBN = 5-93020-083-1.