Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra
Federacia subjekto
Saranpaul - view over river.jpg
Flag of Yugra.svg
Coat of arms of Yugra (Khanty-Mansia).svg
FlagoBlazono

LandoRusio

Koordinatoj62° N, 70° O (mapo)62.2570.166666666667Koordinatoj: 62° N, 70° O (mapo)
ĈefurboĤanti-Mansijsk
- koordinatoj62° N, 70° O (mapo)62.2570.166666666667Koordinatoj: 62° N, 70° O (mapo) [+]
Areo534 500 km² (53 450 000 ha) [+]

Loĝantaro1 687 654 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco3,16 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1930
GuberniestroNatalya Komarova

HorzonoYekaterinburg Time, Asia/Yekaterinburg [+]
Telefona antaŭkodo(+7) 346xx
ISO 3166-2RU-KHM
OKATO71100
Aŭtokodo86, 186

Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra (Tero)


Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Khantia-Mansia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra (ruse Ханты-Мансийский автономный округ — Югра) estas aŭtonoma distrikto ene de Tjumena provinco, Siberio, Rusio. La lingvoj de la aborigenoj (la ĥanta kaj mansa) estas oficialaj lingvoj kiel la rusa.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La aŭtonomio situas oriente de la Urala montaro sur la Okcident-Siberia ebenaĵo. La rivero Obo kaj tie plej grava alflaunto, la Irtiŝo trafluas la regionon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La ĥantoj kaj mansoj estas tiel nomataj «titularaj popoloj» de la aŭtonomio. Ili apartenas al la finno-ugra lingvaro popoloj, iliaj plej striktaj parencoj estas la hungaroj. En loĝantaro dominas la rusoj, plejparte alvenintaj e la regionon post malkovro en la 1960-aj de la grandaj naftokampoj. En la 1960-aj — 1970-aj jaroj oni provis setligi ilin, ĉar nomada vivo estis konsiderata signo de kultura postresteco. Unua sekretario de la partia komitato de Niĵnevartovska distrikto proponis rapidan "civilizigon" de la ĥantoj kaj mansoj: konstrui en Niĵnevartovsko 3-5 kvinetaĝajn domojn kaj transloĝigi tien ĉiujn indiĝenojn[1]. Tamen post nomumo en 1970 de Vasilij Baĥilov al tiu posteno politiko rilate indiĝenojn ŝanĝiĝis, almenaŭ en tiu ĉi distrikto. Li insistis ke novvenintoj devas estimi indiĝenajn kulturojn kaj konatiĝi kun ili[2]. Sed pluraj aborigenoj estis setligitaj, aperis vilaĝoj Agan, Ugut, Varjogan, Trom-Agan, Russkinskij ktp[3]. Oni rememoris, ke foje hieraŭaj nomadoj post ricevi novan domon starigis apude ĉumon kaj plu loĝis en ĝi[4].

Tamen la indiĝenaj lingvoj plu estas ignorataj de la aŭtoritatoj, pri kio foje plendis la indiĝenoj[5].

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo, kiu origine estis konata kiel Jugra estis okupita en 1582 fare de la rusa atamano Jermak kaj venis sub rusan regadon. La 10-an de decembro 1930 estiĝis la Ostjaka-Vogula nacia distrikto (ruse Остяко-Вогульский национальный округ) ĉar tiel tiutempe nomiĝis la ĥantoj kaj la mansoj. La 23-an de oktobro 1940 ĝi estis alinomita kaj iĝis Ĥanta-Mansa nacia distrikto (Ханты-Мансийский национальный округ). En 1978 nomo denove aliiĝis — al Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto. En 2003 aperis aldono — Jugra.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nafto kaj tergaso apartenas al la plej gravaj ekonomiaj branĉoj, ĉar post formiĝo ekde la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra iĝis la plej granda naftoprodukta areo de Rusio.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo estas Ĥanti-Mansijsko kun 82.955 loĝantoj (2012), sed la plej grandaj urboj estas Surguto (ĉ. 300.000), Niĵnevartovsko (ĉ. 250.000) kaj Neftejugansko (ĉ. 100.000). Igrim estas malgranda setlejo de 8.775 loĝantoj. Aliaj malgrandaj setlejoj estas Njaksimvol, Ĥulimsunt ...

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Ĥanta-Mansia aŭtonoma distrikto — Jugra konsistas el la sekvaj distriktoj (ruse: районы):

Setlejoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 30. ISBN = 5-93020-058-0.
  2. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 32–33. ISBN = 5-93020-058-0.
  3. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 222. ISBN = 5-93020-058-0.
  4. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 223. ISBN = 5-93020-058-0.
  5. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 208. ISBN = 5-93020-083-1.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.