Ĥorda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥorda
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 496  (2011) [+]
Loĝdenso 15 793 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 43′ N, 88° 23′ O (mapo)22.7288.38Koordinatoj: 22° 43′ N, 88° 23′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 6,87 km² ( 687 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĥorda (Okcidenta Bengalio)
Ĥorda (Okcidenta Bengalio)
DEC
Ĥorda
Ĥorda
Situo de Ĥorda
Ĥorda (Barato)
Ĥorda (Barato)
DEC
Ĥorda
Ĥorda
Situo de Ĥorda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khardaha [+]
vdr

Ĥorda bengale খড়দহ estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Vojo en Ĥorda

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ĥorda havis 108 496 da loĝantoj kun legopovo 94%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. En la 1990-aj jaroj loĝantaro de Ĥorda atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĥorda situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. 96% de la loĝantoj vivas en urbaj areoj, ja Ĥorda rekte kontaktiĝas kun Panihati, Barakpur kaj Kamarati. Panihati troviĝas 3, Kamarati 5, Serampore 7, Norda Dumdum, Dankuni kaj Balli po 10, distrikta sidejo Barasat 12, Suda Dumdum kaj Barakpur po 13, subŝtata ĉefurbo Kolkato 18, tutlanda ĉefurbo Delhio 1296, Mumbajo 1669 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence Ĥorda estis parto de Suda kaj Okcidenta Barakpur municipoj establitaj en 1877. Suda Barakpur estis renomita Ĥorda en 1920. En 1947 la municipo travivis rapidan loĝantarkreskon, ĉar ondoj de hinduaj rifuĝintoj alvenis el Orienta Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĥorda estas industria urbego, ja por agrikulturo mankas areo. Dum la brita erao estis prilaborado de jutoj, el tio la teksa industrio evoluis. Baldaŭ ankaŭ fera fabriko ekfunkciis. Granda parto de la loĝantoj estas navedantoj al Kolkato.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĥorda sola altlernejo funkcias, krome nature baz- kaj mezlernejoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Ĥorda estas la bengala kaj angla lingvoj.

Templo

Religio[redakti | redakti fonton]

En Ĥorda vivas hinduoj preskaŭ 91%, poste islamanoj preskaŭ 9%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ klimato de Ĥorda estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pramo

Ĥorda havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn inter Kaljani kaj Kolkato. La vojoj aŭ stratoj kontinue daŭriĝas al Panihati, Barakpur kaj Kamarati. La rivero ĉi tie ne havas ponton, tamen pramoservo funkcias. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias ĉe Norda Dumdum.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Altlernejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans