Kamarati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamarati
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 330 211  (2011) [+]
Loĝdenso 30 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 40′ N, 88° 22′ O (mapo)22.6788.37Koordinatoj: 22° 40′ N, 88° 22′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 10,96 km² (1 096 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kamarati (Okcidenta Bengalio)
Kamarati (Okcidenta Bengalio)
DEC
Kamarati
Kamarati
Situo de Kamarati
Kamarati (Barato)
Kamarati (Barato)
DEC
Kamarati
Kamarati
Situo de Kamarati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamarhati [+]
vdr

Kamarati bengale কামারহাটি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Riverbordo de Kamarati

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kamarati havis 330 211 da loĝantoj kun legopovo 88%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. En la 1950-aj jaroj loĝantaro de Kamarati atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kamarati situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. La najbaraj komunumoj kontaktiĝas kun Kamarati. Panihati troviĝas 2, Ĥorda 5, Norda Dumdum kaj Balli po 6, Suda Dumdum, Dankuni kaj Barakpur po 8, Serampore 9, subŝtata ĉefurbo Kolkato 13, distrikta sidejo Barasat 14, Ĉandanagaro 21, Kaljani 33, tutlanda ĉefurbo Delhio 1298, Mumbajo 1667 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum brita dominado la loko estis ripozejo de riĉuloj el Kalkuto. La sendependa Kamarati kreiĝis en 1899, sed jam pli frue ekzistis kiel aglomeraĵo. En 1947 la municipo travivis rapidan loĝantarkreskon, ĉar ondoj de hinduaj rifuĝintoj alvenis el Orienta Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kamarati estas industria urbego. Dum la brita erao estis prilaborado de jutoj, el tio la teksa industrio evoluis. Baldaŭ ankaŭ aliaj industriaj uzinoj kaj fabrikoj ekfunkciis.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kamarati pluraj altlernejoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Kamarati estas la bengala kaj angla lingvoj.

Riverborda templo

Religio[redakti | redakti fonton]

En Kamarati vivas hinduoj (72%), poste islamanoj (27%), ceteraj malpli ol 1%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ klimato de Kamarati estas la sama, ol la proksima Kolkato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo (meze) konstruita kiel kopio de la ikoneca templo, kaj la metrostacio (dekstre)

Kamarati havas trairan fervojan linion inter Kaljani kaj Kolkato kun 2 stacidomoj. La vojoj aŭ stratoj kontinue daŭriĝas al Khardaha, Panihati, Norda Dumdum kaj Borahonogur. La rivero ĉi tie ne havas ponton, eble pramoservon. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias malantaŭ Norda Dumdum.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans