Ŝtata Universitato de Koloradio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Universitato de Koloradio
publika esplorada universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • universitato
Informoj
fondodato 1870
Situo
Geografia situo 40° 34′ 29″ N, 105° 4′ 52″ U (mapo)40.574836111111-105.08097777778Koordinatoj: 40° 34′ 29″ N, 105° 4′ 52″ U (mapo)
lando Usono
adreso 102 Administration Building, Fort Collins, CO, 80523-0100
poŝtkodo 80523-0100
Nombroj
nombro de studentoj 32 428 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• ORCID
• National Humanities Alliance
• Open Education Network
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
Ŝtata Universitato de Koloradio (Koloradio)
Ŝtata Universitato de Koloradio (Koloradio)
DEC
Ŝtata Universitato de Koloradio
Ŝtata Universitato de Koloradio
Ŝtata Universitato de Koloradio (Usono)
Ŝtata Universitato de Koloradio (Usono)
DEC
Ŝtata Universitato de Koloradio
Ŝtata Universitato de Koloradio
Map
Ŝtata Universitato de Koloradio
vdr

Ŝtata Universitato de Koloradio (angle Colorado State University; ankaŭ konata kiel CSU) estas publika esplora universitato funkciiganta en la urbo de Fort Collins, Koloradio en Usono. Ĝi estas la ĉefa universitato de la universitata sistemo en ĉi tiu ŝtato de Usono [1][2].

Nuntempe pli ol 30,000 studentoj studas en la universitato (2013), kaj proksimume 1,500 fakultatanoj laboras tie [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis establita en 1870, unue kiel la "Koloradio Agrikultura Kolegio". La 14-an de marto 1876, la koloradia teritoria parlamento ŝanĝis la ŝtatkonstitucion por disponigi buĝeton por la establado de tiu kolegio en Fort Collins (kune kun buĝeto por la establado de Universitato de Koloradio ĉe Boulder). Ĝiaj pordoj unue estis malfermitaj al studentoj en 1879.

Inter la diplomiĝintoj de la universitato estas kelkaj premiitoj de Premio Pulitzer, astronaŭtoj, ĉefoficistoj, du iamaj guberniestroj de la ŝtato Koloradio.

Kolegioj[redakti | redakti fonton]

La universitato havas 8 altlernejojn kaj 55 akademiajn sekciojn. Eblas studi por bakalaŭro en 65 fakoj, magistro en 55 fakoj, kaj doktoriĝo en 40 fakoj [4]. La altlernejoj en la universitato inkludas:

  • Agrikulturaj sciencoj: temoj kiel ekzemple agrikulturo, biologio, bestsciencoj, pejzaĝa arkitekturo estas studataj.
  • Komerca Administrado: En la Kolegio pri Komerca Administrado estas instruitaj specialaĵoj kiel kontado, financo, homaj rimedoj, merkatado, informsistemoj, nemoveblaĵoj, provizoĉeno.
  • Inĝenieristiko: La inĝenieraj temoj studitaj en la kolegio inkluzivas elektroteknikon, medion, konstruaĵon, komputilojn, kemian inĝenierarton, mekanikan inĝenieradon.
  • Sociaj kaj sansciencoj: vi povas studi temojn kiel edukado, sansciencoj, nutrado, socia laboro, homa disvolviĝo.
  • Homarsciencoj: fakoj kiel filozofio, antropologio, danco, virinaj kaj seksaj studoj, historio, geografio, literaturo, ĵurnalismo estas instruitaj.
  • Natursciencoj: la studataj temoj inkluzivas kemion, biologion, matematikon, fizikon, statistikon, zoologion, komputadon kaj pli.
  • Veterinaraj kaj biomedicinaj sciencoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carnegie Classifications Institution Lookup. Center for Postsecondary Education. Arkivita el la originalo je May 19, 2021. Alirita July 18, 2020. Arkivigite je 2021-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Colorado A&M becomes CSU – CSU Homecoming & Family Weekend (en-US). Arkivita el la originalo je May 16, 2021. Alirita September 4, 2022.
  3. Enrollment reaches new records throughout CSU System (October 4, 2019). Arkivita el la originalo je March 3, 2021. Alirita December 17, 2020.
  4. Colorado State University Fact Book 2010–2011. Arkivita el la originalo je September 30, 2011. Alirita August 4, 2011. Arkivigite je 2011-09-30 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]