Uedo
Etoso
(Alidirektita el Ŭadio)
Uedo[1] aŭ vadio[2] (el la araba vorto وادي, ŭādī) estas la fluejo, ofte sekiĝinta, de rivero en dezertaj regionoj de Afriko kaj Azio. Nur post pluvegoj ilin plenigas - ofte eĉ abunda kaj torenta - akvo. Uedoj povas entranĉi sin en la ĉirkaŭan dezerton ĝis profundeco de 100 metroj. Sekve iliaj valoj povas havi krutajn flankojn. Multaj oazoj kaj ties daktilpalmaroj situas en uedoj.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Draa, Muluja, Uedo Hammmat, Uedo Natrun, Uedo al-Araba, Uedo Maghara
Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ laŭ PIV 2020; neoficiala radiko.
- ↑ laŭ PIV 1970, citita en Reta Vortaro; neoficiala radiko.