Dekstra korno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el )
Dekstra korno ´
Á á
Ǻ ǻ
Ǽ ǽ
Ć ć
É é
ế
Ǵ ǵ
Í í
ȷ́
Ĺ ĺ
ḿ
Ń ń
Ó ó
Ǿ ǿ
Ŕ ŕ
Ś ś
Ú ú
Ǘ ǘ
Ý ý
Ź ź
Ѓ ѓ
Ќ ќ

La dekstra korno ( ´ ) estas latin-alfabeta supersigno (diakrita signo) en la formo de streko iranta de maldekstre-malsupre al dekstre-supre.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto dekstra korno ĝenerale ne estas uzata. Se je fremdaj vortoj Zamenhof rekomendis uzi ĝin en nomoj ne akcentitaj sur la antaŭlasta silabo, ekzemple Zámenhof;[mankas fonto] simile, Johán Valano en siaj noveloj uzas ĝin kiel alternativon al la apostrofa marko de elizio de la substantiva finaĵo "-o": en fikcia Sanktavalo oni skribas Johán anstataŭ Johan'.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj la dekstra korno havas diversajn funkciojn. En kelkaj (ekz. la hispana, itala) ĝi markas la akcentatan vokalon, kie la pozicio de la akcento devias de la regularo. En iuj (dana, hispana) ĝi distingas sinonimojn. En la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj ĝi longigas vokalojn. En la nederlanda lingvo ĝi montras esceptan akcenton. En la franca lingvo kaj la hungara lingvo ĝi distingas diversajn gradojn de longeco kaj malfermeco de vokaloj; en la hungara eĉ ekzistas duobla dekstra korno, kiu faras la saman distingon ĉe vokaloj, kiuj portas tremaon. En aliaj lingvoj ĝi kreas novajn literojn; ekzemple la pola "ó" sonas kiel longa "u".

Tipografie la dekstra korno kutime havas angulon de proksimume 40° al la horizontalo. En la pola lingvo (kreska) ĝi havas malpli, ĉirkaŭ 25°.

En Unikodo la dekstra korno havas la numeron 769 (deksesume 0x301). Tiu signo laŭdifine kombiniĝas kun la antaŭa litero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]