Kaj-signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el )
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

La maldekstra "romia" kaj-signo estas arte aliigita, sed la dekstra kursiva klare similas al 'et'.

Kaj-signo (&) estas logogramo por la vorto kaj. Ĝi ligaturas por la literoj et, "kaj" en Latino. La origino de la simbolo klarvideblas en la ĉi-dekstra ekzemplo; la maldekstra ekzemplo, kiu estas nun la plej ofta vario, pli poste evoluis. En Unikodo, la skribsigno estas U+0026 & ampersand (HTML &#38; · &amp;, &AMP;).

kaj-ligaturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ϗ.

Kaj estas konjunkcio en Greka lingvo (και), Kopta lingvo (ⲕⲁⲓ) kaj Esperanto (kaj).

La ligaturo por ĝi estas litero kapo kun ekstra malalta streko: ϗ. Kopta lingvo havas la variantojn majusklan Ϗ kaj minusklan .

Komputado[redakti | redakti fonton]

La kaj-ligaturo respondas al signoj Unikoda deksesuma:

Unikoda
deksesumo
malgranda litero granda litero
Greka
kaj
Esperanta
U+03D7 ϗ
&#x3D7; ϗ
Kopta U+2CE4
&#x2CE4; ⳤ
U+03CF Ϗ
&#x3CF; Ϗ

Historio[redakti | redakti fonton]

Diversaj kaj-signoj tra la kaligrafia historio.

Oni trovis kaj-signojn je antikvaj romiaĵoj de la 1-a jarcento. Dum ĉi epoko la simbolo estis kvadrateca ligaturo de la majuskloj E T. Iompostiome ĉi figuro iĝis pli kurba kaj "mola", ĝis la moderna vario supre montrata, ofte nomata kursiva kaj-signo.

En la 8-a jarcento la Okcidenta kaligrafio bone evoluis, precipe je la tielnomataj karolingaj minuskloj. La kaligrafoj multe uzadis la kaj-signon, ĉar ĝi rapidigis la skribadon de ofta vorto. Ĉi-tempo eĉ pli mallongigita vario ekzistis, kiel maldekstre montrate. Ofte oni nomis ĝin la "romia" kaj-signo.

Post la veno de preso en Eŭropo (1455), presistoj multege uzadis kaj la kursivan kaj la romian kaj-signojn. Ĉiu nova skribo havas sian propran &. Ĉar la kaj-signo originas jam en la Romia regno, multaj latinliteraj lingvoj ĝin uzas. Ĝia uzo en Esperanto varias: Kelkaj homoj ĝin enkondukis pro nacilingva influo, dum aliaj ĝin evitas, same kiel la romiajn ciferojn, pro simplecaj kialoj. Pli ofta esperanta mallongigo de "kaj" estas simpla "k".

Uzo[redakti | redakti fonton]

Komunuze, la simbolo & interŝanĝeblas kun la vorto kaj; la distingo inter ili plejparte temas pri estetiko. Tamen en filmaj nommencioj ks. ĝi indikas pli proksiman kunlaboron ol kaj. En formala skribado maloftas la uzo de & en teksto; skribistoj simple tutskribas la vorton kaj aŭ mallongigas per k.

En ĉiutaga manskribado la kaj-signo kelkfoje aspektas kiel kurba E vertikale trastrekita, iom simile al $ (dolara signo). Kelkfoje ĝi nure estas + (plusa signo) kun ondeto; la ondeto estas restaĵo de minuskla e.

La kaj-signo reprezentas vokalon en la Marŝala tipografio.

Komputado[redakti | redakti fonton]

La kaj-signo respondas al signoj Unikoda kaj ASCII-a 38, aŭ deksesuma 0x0026.

En kelkaj komputillingvoj, & signifas "logikan kaj-on".

Multaj komputillingvoj kun C-a sintakso diferencigas inter:

En komputillingvo BASIC & dumaniere uzatas. Oni uzas ĝin por indiki variablon de tipo long, aŭ longo de 32 bitoj. Oni ankaŭ uzas ĝin inter du aroj (variablojkonstantoj) por kunkatenigi ilin.

Ĉefine de komando en la uniksa ŝelo ĝi indikas, ke la koncerna komando fone okazadu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]