(137924) 2000 BD19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(137924) 2000 BD19
asteroido
terrenkonta asteroidoasteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo (137924) 2000 BD19
Aliaj nomoj 2000 BD19
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 26-a de januaro 2000
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
131,118 Gm (0,8765 AU)
13,770 Gm (0,09205 AU)
248,467 Gm (1,661 AU)
Discentreco 0,8950
Meza anomaliangulo 206,438°
Epoko 1-a de julio 2021
Klinangulo 25,736°
Periodo 299,712 tagoj (0,8206 jaro)
Longitudo de
suprenira nodo
333,699°
Argum. de periapsido 324,348°
Terdistanco
- Minimuma

13,486 Gm (0,09015 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,970 ± 0,039 km
Rotacia periodo 0,4404 tago (10,570 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,247 ± 0,046
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 17,35
vdr

(137924) 2000 BD19 estas tre malgranda, hela merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta atona asteroido.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 26-an de januaro 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono); ĝi estis retrovita per la projekto DANEOPS[1] sur fotaj platoj eksponitaj elde la Monto Palomar depost la 10-a de februaro 1997, tio, kiu permesis precize kalkuli ĝiajn orbitajn elementojn.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en orbita resonanco 3:4 kun Venuso.

Ĝia treege discentra orbito, kiu krucas tiun de Merkuro, de Venuso kaj de la Tero, indikas, ke ĝi povus esti estingita kometo, kvankam oni ĝis nun observis nenian kometan aktivon.

Ĝi havas la duan plej malgrandan perihelion el la numerotitaj asteroidoj, kaj ankaŭ la trian plej grandan aphelion el la atonaj asteroidoj. Ĝi estas unu el la maloftaj atonaj asteroidoj, kiuj estis ankaŭ internaj tanĝantoj de Marso.

Oni taksis, ke, dum paso ĉe la perihelio, la temperaturo de (137924) 2000 BD19 atingas ~ 920 K, sufiĉe por fandi plumbon kaj zinkon, preskaŭ por fandi aluminion.

Pro ĝia paso proksime de la Suno, (137924) 2000 BD19 estas rigardata kiel bona kandidato por mezuri la efikojn de la ĝenerala teorio de relativeco.

Similaj objektoj[redakti | redakti fonton]

(137924) 2000 BD19 dividas similajn orbitajn ecojn kun du aliaj korpoj: (425755) 2011 CP4 kaj 1995 CR, kiuj povas esti fragmentoj de unu sama korpo.

Proksimaj pasoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝia merkura MOID estas 0,08766 astronomia unuo, tie estas 13,114 milionoj da km.
  • Ĝia venusa MOID estas 0,02155 astronomia unuo, tie estas 3,224 milionoj da km.
  • Ĝia tera MOID estas 0,09015 astronomia unuo, tie estas 13,486 milionoj da km.
  • Ĝia marsa MOID estas 0,29427 astronomia unuo, tie estas 44,022 milionoj da km.
  • La 21-an de januaro 1911 ĝi pasis al 0,08466 astronomia unuo (5,403 milionoj da km) de Merkuro.
  • La 17-an de februaro 2034 ĝi pasos al 0,0881643335529124 astronomia unuo (5,498 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
  • La 13-an de februaro 1965 ĝi pasis al 0,1089 astronomia unuo ( milionoj da km) de la Tero.
  • La 14-an de februaro 2198 ĝi pasos al 0,08339 astronomia unuo (16,748 milionoj da km) de nia planedo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DLR-Archenhold Near-Earth Objects Precovery Survey; Serĉo de apud-teraj objektoj sur arkivitaj fotoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (137001–138000)Poste:
(137923) 2000 BF18(137924) 2000 BD19(137925) 2000 BJ19

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (137924) 2000 BD19 en la angla Vikipedio.