1-a Simfonio (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij verkis sian Simfonion No. 1 en G-minoro, Vintrotagaj revoj (aŭ Vintrorevoj) (ruse Зимние грёзы, Zimniye gryozy), Op. 13, en 1866, ĝuste akceptinte profesorecon en la Moskva Konservatorio: ĝi estas la plej frua elstara verko de la komponisto. La frato de la komponisto nome Modest Iljiĉ asertis, ke tiu verko kostis al Pjotr pli da laboro kaj sufero ol ajna el liaj aliaj verkoj.[1] Eĉ tiel ĝi plue plaĉis al li, kaj li skribis al sia patronino Nadeĵda von Meck en 1883 ke "kvankam ĝi estas multmaniere tre nematura, tamen fundamente ĝi havas pli da substanco kaj estas pli bona ol ajna el miaj aliaj pli maturaj verkoj."[2] Li dediĉis la simfonion al Nikolai Rubinstein.

Formo[redakti | redakti fonton]

  • 1.- Revoj de vintroveturo. Allegro tranquillo (G-minoro)
Tiu movo havas esence unuteman strukturon, bazitan sur subtilaj gradaĵoj kaj variaĵoj sur unusola melodio. Tiu melodio estas prenita el la movimento "Poco Meno Mosso" de lia unua Simfonia Poemo, La Ŝtormo. [3]
Tiu estis la plej frue parto verkita. Elprenita el la tria movimento de piano sonato en C♯-minoro kiun li estis verkinta estante studento, Ĉajkovskij transponis duontonon ĝis C-minoro kaj anstataŭis la trion per la unua de tuta linio de orkestraj valsoj.
Ĉajkovskij uzas popolkanton "Распашу ли я млада, младeшенка" (Raspaŝu li ja mlada, mladeŝenka) kiel bazo por la enkonduko kaj por la dua temo (en B-minoro). Tiu kanto ankaŭ kolorigas la viglan unuan temon. Ĉajkovskij prunteprenis la popolkantan temon en la preludo kaj la finale de sia kantato por la Malfermo de la Politeknika Ekspozicio en Moskvo 1872 (rememoriga de la dujarcenta datreveno de Petro la Granda).[4] Ĉajkovskij, en la resumo, remetas la enkondukon, anstataŭ la duaranga temo. Tiu movimento finiĝas per vigla kodao.

Instrumentaro[redakti | redakti fonton]

Tiu simfonio estis partiturigita por fluteto, du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj (A, B♭), du fagotoj, kvar kornoj (E♭, F), du trumpetoj (C, D), tri trombonoj (nur en la kvara movimento), tubjo (nur en la kvara movimento), timbaloj, cimbaloj, bastamburo kaj kordinstrumentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York: W. W. Norton & Company, Inc., 1978), 99
  2. Brown, 102; Warrack, 48
  3. Maes, 79–80.
  4. Tchaikovsky Research: Cantata for the Opening of the Polytechnic Exhibition (TH 67)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840–1874 (New York, W.W. Norton & Company, Inc., 1978)
  • Holden, Anthony, Tchaikovsky: A Biography (New York: Random House, 1995)
  • Keller, Hans, eld. Simpson, Robert, The Symphony, Volume One (Harmondsworth, 1966)
  • Maes, Francis, tr. Arnold J Pomerans kaj Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press, 2002). (ISBN 0-520-21815-9).
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York, Schirmer Books, 1991)
  • Strutte, Wilson, Tchaikovsky, His Life and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979)
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973)
  • Warrack, John, Tchaikovsky Symphonies and Concertos (Seattle: University of Washington Press, 1971, 1969)
  • Weinstock, Herbert, Tchaikovsky (New York: Albert A. Knopf, 1944)
  • Zhitomirsky, Daniel, eld. Ŝostakoviĉ, Dmitrij, Russian Symphony: Thoughts About Tchaikovsky (New York: Philosophical Library, 1947)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]