10563 Izdubaro
10563 Izdubaro | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 10563 Izhdubar |
Aliaj nomoj | 1993 WD; 1991 VJ14 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 19-a de novembro 1993 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
150,630 Gm (1,0069 AU) 110,505 Gm (0,7387 AU) 190,755 Gm (1,2751 AU) |
Discentreco | 0,2664 |
Meza anomaliangulo | 164,741° |
Klinangulo | 63,462° |
Periodo | 369,043 tagoj (1,010 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
56,570° |
Argum. de periapsido | 132,192° |
Terdistanco - Minimuma |
21,696 Gm (0,145031 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,2 km |
Rotacia periodo | 0,1108 tago (2,660 horoj) |
Geometria albedo | 0,20 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Q |
Absoluta magnitudo | 16,6 |
10563 Izdubaro estas tre malgranda hela apolona asteroido, malkovrita la 19-an de novembro 1993 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de antikva suna dio Izhdubar (aŭ Izdubar)[1] de la ĥaldea mitologio. Li mortigis la teruran drakon Tiamat, kiu simbolis la praan ĥaoson kaj kiu estis malamika kontraŭ la dioj kaj homoj. Oni pensas, ke la plenumadoj de Izhdubar reprezentas la paso de Suno tra la dekdu signoj de la zodiako.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia orbito estas tre klinata, preskaŭ orta, rilate al tiu de Tero, kun orbita periodo de 1,01 jaroj : tial ĝi regule pasas ĉiujare proksime de Tero dum periodoj de ĉ. 30 jaroj disigita de intervaloj de 70 jaroj. La pasinta epizodo de proksimaj pasoj daŭris de 1983 ĝis 2013, la venonta komencos en 2083 kaj finiĝos en 2013. La datoj de la plej proksima paso revenas en ciklo proksime de unu jarcento.
- La 19-an de novembro 1992, ĝi pasis al 0,1457 AU (21,797 milionoj da km) de Tero.
- La 19-an de novembro 2092, ĝi pasos al 0,1449 AU (21,683 milionoj da km) de nia planedo
- La 22-an de novembro 2193, ĝi pasos al 0,1441 AU (21,564 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi estas ankaŭ venusrenkonta asteroido : la 20-an de oktobro 1946, ĝi pasis al 0,06641 AU (9,935 milionoj da km) de planedo kaj la 14-an de aŭgusto 2029 ĝi pasos al 0,06524 AU (9,760 milionoj da km) de tiu planedo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
(10562) 1993 UB1 | 10563 Izdubaro | (10564) 1993 XQ2 |