14-a arondismento de Parizo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 14-a arondismento (franclingve XIVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 133000 loĝantojn kaj kovras 5.64 km².
La arondismento entenas la plej grandan parton de la kvartalo Montparnasse, kiu estas tradicie antaŭ longe areo kun multaj artistoj aŭ bretondevenaj loĝantoj. Sed la areo estas hodiaŭ pli konata pro la altega turo Montparnasse kaj pro la apuda staciodomo gare Montparnasse.
La 14-a arondismento plie enhavas la Internacian Universitaton de Parizo, proksime al la parko Montsouris kaj al la stadiono Charléty.
Demografio
Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 69 611 | 12 384 |
1954 (kulmino) | 181 414 | 32 274 |
1962 | 178 149 | 31 693 |
1968 | 167 093 | 29 727 |
1975 | 149 137 | 26 532 |
1982 | 138 596 | 24 657 |
1990 | 136 574 | 24 297 |
1999 | 132 844 | 23 634 |
Vidindaĵoj
- Katakomboj de Parizo
- Cimetière du Montparnasse
- Gare Montparnasse
- Montparnasse kvartalo
- La Santé (prizono)
- Turo Montparnasse
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Rue de l'Arrivée
- Placo Denfert-Rochereau
- Rue Delambre
- Rue du Départ
- Place Edgar Quinet
- Avenue du Maine
- Boulevard Montparnasse
- Boulevard Raspail