15-a meridiano de la orienta longitudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al la 15-a meridiano
(Stargard)

La 15-a meridiano de la orienta longitudo estas meridiano, kiu troviĝas sur 15° oriente de la Grenviĉa Meridiano. Ekde la Norda poluso ĝi kondukas tra Arkta Oceano, Eŭropo, Afriko, Atlantiko, Suda Oceano al Suda poluso. La suntempo de la 15-a orienta meridiano respondas al Mezeŭropa tempo.

La meridiano kondukas tra ŝtatoj: Norvegio, Svedio, Danio, Pollando, Germanio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Slovenio, Kroatio, Italio, Libio, Ĉado, Niĝero, Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Angolo, Namibio.