20518 Rendtel
20518 Rendtel | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 20518 Rendtel |
Aliaj nomoj | 1999 RC36; 1993 TT43 |
Malkovro | |
Malkovrinto | André Knöfel |
Dato de malkovro | 12-a de septembro 1999 |
Loko de malkovro | Drebach (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
479,228 Gm (3,203 AU) 426,078 Gm (2,848 AU) 532,377 Gm (3,559 AU) |
Discentreco | 0,1109 |
Meza anomaliangulo | 355,076° |
Klinangulo | 10,640° |
Periodo | 2094,226 tagoj (5,734 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,637 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
7,826° |
Argum. de periapsido | 322,970° |
Terdistanco - Minimuma |
276,031 Gm (1,845 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
20518 Rendtel estas asteroido de la ekstera asteroida zono malkovrita la 12-an de septembro 1999 de la germana amatora astronomo André Knöfel elde la Publika Observatorio de Drebach (Saksio, Germanio).
Pro granda duonakso de 3,20344065 astronomiaj unuoj (je la epoko de la 13-a de januaro 2016), ĝi orbitas je nur ĉ. 514 700 km trans la arbitra limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis nomita en honoro de la germana astrofizikisto Jürgen Rendtel,[1] fakulo pri suna fiziko ĉe la Instituto Leibniz pri Astrofiziko en Potsdamo kaj bona amatora astronomo kiu organizis studan grupon por observantoj de meteoroj en Germanio[2] en 1975. Li estis prezidento de la Internacia Organizo pri Meteoroj ekde ties fondo en 1988.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (20001 - 21000) | Poste: |
---|---|---|
20517 Judycrystal | 20518 Rendtel | (20519) 1999 RH36 |