Publika Observatorio de Drebach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publika Observatorio de Drebach
Observatorio
Planetario kaj Publika Observatorio Drebach
Oficiala nomo: Volkssternwarte Drebach
Lando Germanio Germanio
Municipo Drebach
Supermara alteco 477 m s. m.
Koordinatoj 50° 40′ 25.9″ N 13° 0′ 45.9″ O / 50.673861 °N, 13.012750 °O / 50.673861; 13.012750 (mapo)
Estiĝo 1969
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Vikimedia Komunejo: Volkssternwarte Drebach
Retpaĝo: http://www.planetarium-erzgebirge.de/

La Publika Observatorio de Drebach (germane Volkssternwarte Drebach) estas kultura kaj eduka neprofitcela organizaĵo, kiu entenas astronomian observatorion (de IAU-kodo 113) kaj planetarion en Drebach (Saksio, Germanio). En la najbaraĵo estas la elementa lernejo "David Rebentrost" kaj ludkampo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Publika Observatorio de Drebach devenas de lerneja observatorio kiu malfermiĝis la 3-an de julio 1969 en la mezlernejo de Drebach. Ties fondinto, Karlheinz Müller, estris ĝin de 1969 ĝis 1984 kiel volontulo. En 1974 dua stacio de observo estis malfermita. Krom uzo kiel lerneja observatorio por regulaj vesperaj observadoj, okazis tie konferencoj kaj porjunularaj astronomiaj tendaroj.

Inter 1984 kaj 1986, nova observatorio estis konstruita kun planetario malfermita en vespero. La inaŭguro de ĉi tiu nova instalaĵo okazis la 1-an de junio 1986 ; kaj ĝi ricevis inter po 10 000 kaj 12 000 vizitantojn ĉiujare. En 1997, nova kupolo estis konstruita, kiu gastigis teleskopon de 50 cm.

Inter 2000 kaj 2001 estis konstruita pli granda planetario kun kupolo de 11 m, inaŭgurita la 11-an de aŭgusto 2001 ; la nombro da vizitantoj duopiĝis.

La observatorio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa instrumento estas teleskopo Cassegrain de 0,5 m sub kupolo de 4 m. En du aliaj observaj stacioj estas teleskopoj kaj refraktoroj.

De 1994, la observatorio estas mastrumita de la societo de la Amikoj de la Publika Observatorio de Drebach e.V. (germane Einrichtung vom Förderverein der Volkssternwarte Drebach e.V.[1]), kiu organizas publikajn seancojn de observado kaj eventojn kiel la ĉiujara "Festivalo de la Observatorioj" en septembro.

La observatorio estas ankaŭ uzita de la anoj de la societo de la Amikoj de la Publika Observatorio de Drebach ; la ĉefa aktivo estas la serĉo de asteroidoj : Minor Planet Center kreditas la observatorion de la malkovro de 15 asteroidojn efektivigitaj inter 2001 kaj 2009,[2] multenombraj aliaj asteroidoj estas malkovritaj elde la observatorio fare de diversaj astronomoj : Jens Kandler, André Knöfel kaj Gerhard Lehmann.

La asteroido 6488 Drebach[3] estis nomita en honoro de la observatorio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]